Ĉefurbo
Ĉefurbo estas la centro por registaro de lando aŭ landero.
Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj kiel ekzemple Svislando, kiu laŭ sia konstitucio ne posedas ĉefurbon, distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj al pluraj urboj. En iu landoj, vetero povas instigi ŝanĝi la ĉefurbon laŭ sezono. Ekzemple, Brita Hindio havis Delhion kiel ĉefurbo sed, somere, la vicreĝa kortego migris himalajen al somera ĉefurbo Simla, pli malvarma pro alteco. Antaŭ ol la apero de moderna ŝtato, eblis ke la kortego ne havis fiksan lokon. Reĝo (ekzemple, Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)) iris al alia regiono, laŭ militaj bezonoj, ribeloj aŭ monakireblo.
Listo de ĉefurbojRedakti
Planitaj ĉefurbojRedakti
Landoj kun pluraj ĉefurbojRedakti
Landoj sen ĉefurbojRedakti
Monako, Singapuro kaj la Vatikano estas urboŝtatoj, kaj tial ne havas ĉefurbon malsaman de la tuta lando.