Lusako
la ĉefurbo de Zambio
Lusako (angle: Lusaka) estas la ĉefurbo de Zambio. Ĝi situas sude sur altebeno en alto de 1400 m.
Lusako | |
urbo | |
Lusako
| |
Oficiala nomo: Lusaka | |
Lando | Zambio |
---|---|
Provinco | Provinco Lusako |
Distrikto | Distrikto Lusako |
Historia regiono | Norda Rodezio |
Situo | Lusako |
- alteco | 1 300 m s. m. |
- koordinatoj | 15° 25′ 59″ S 28° 19′ 59″ O / 15.43306 °S, 28.33306 °O (mapo) |
Areo | 360,0 km² (36 000 ha) |
Loĝantaro | 1 742 979 (2010) |
Denseco | 4 841,61 loĝ./km² |
Fondo | 1905 |
Horzono | SAST (UTC+2) |
Telefona antaŭkodo | (1) |
Situo enkadre de Zambio
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Lusaka | |
Retpaĝo: www.lcc.gov.zm/ | |
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 2 467 563 loĝantoj sur areo de 360 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 854 loĝantoj/km².
Historio
redaktiLusako estis fondita en 1905 fare de eŭropaj setlantoj. En 1935 ĝi iĝis la ĉefurbo de la brita kronkolonio Nord-Rodezio, en 1964 ĝi iĝis ĉefurbo de la sendependa Zambio.
Kronologio
redakti- 24-a de oktobro 1964: Lusako fariĝis ĉefurbo de Zambio post ties sendependiĝo.
- 5-a de julio 2001: Oni mortpafis surstrate iaman vicprezidenton Paul Tembo.
- 10-a de julio 2001: La 37-a kaj lasta ŝtatpinto de la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU) malfermiĝis.
Servoj
redaktiTrafiko
redakti- Eksportvojo (fervojo kaj vojo) al la tanzania havenurbo Dar es Salaam (tra TAZARA)
- Flughaveno kun internaciaj ligoj
Fontoj
redakti- Angla Vikipedio
- mapo