Organizaĵo por Afrika Unueco

La Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU, aŭ OUA laŭ la franca nomo) establiĝis la 25-an de majo, 1963. Je la 8-a de junio, 2002, la organizaĵo eksiĝis kaj anstataŭiĝis per la Afrika Unio.

Organizaĵo por Afrika Unueco
membraro
internacia organizaĵo
interregistara organizaĵo vd
Dum 25-an de majo 1963 - 2002
Antaŭulo Afrika kaj Malagasia Unio
Sekvanto Afrika Unio
Geografia situo 8° 58′ 51″ N, 38° 46′ 0″ O (mapo)8.980861111111138.766583333333Koordinatoj: 8° 58′ 51″ N, 38° 46′ 0″ O (mapo)
Organizaĵo por Afrika Unueco (Etiopio)
Organizaĵo por Afrika Unueco (Etiopio)
DEC
Organizaĵo por Afrika Unueco
Organizaĵo por Afrika Unueco
Map
Organizaĵo por Afrika Unueco
Sidejo Adisabebo
vdr

Ĝia celo estis instigi la unuecon kaj solidarecon de la afrikaj ŝtatoj kaj agi kiel kolektiva voĉo por la kontinento. Ĝi dediĉis sin al la elradikigo de koloniismo kaj establis Liberigo-Komitaton por asisti sendependecajn movadojn.

Ĝi establiĝis en Adis-Abebo en Etiopio, kie restas ĝia ĉef-oficejo, kaj kie subskribis la Ĉarton de la Organizaĵo 32 sendependaj afrikaj ŝtatoj. Je ĝia fino, 53 el la 54 landoj en Afriko estis membroj. Maroko eliĝis en 1985 post la aliĝo de Araba Demokratia Sahara Respubliko, kiu reklamacias Okcidentan Saharon.

Kiel la UN, la OAU estis pli diskutejo kun morala potenco ol vera forto.

Vidu ankaŭ redakti