Monda Tago de Rifuĝintoj

La Monda Tago de Rifuĝintoj, angle World Refugee Day, estas ĉiujara internacia tago markita en la mondo la 20-an de junio, fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 4-an de decembro 2000 (UN rezolucio 55/76). Ĝi rememorigas la kuraĝon kaj forton de la rifuĝintoj en la tuta mondo.

Historio redakti

Ambaŭ datoj, tiuj de la fiksiĝo kaj de la festado, ne estas hazardaj. En 2001 estis la 50-a datreveno de la proklamo de la Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj (1951). Samtempe Organizaĵo por Afrika Unueco apogis la iniciaton por ke la Tago de Rifuĝintoj estu la sama tago kiel la Tago de la Afrikaj Rifuĝintoj, t.e. la 20-a de junio. De 2001 tiu ĉi tago estas celebrata kiel la Monda Tago de Rifuĝintoj.

Celebrado redakti

En pli ol cent landoj okazas solenaĵoj. Organizataj estas kulturaj eventoj kaj instruado, kiel ankaŭ konferencoj, programoj por familioj kaj infanoj, celantaj komprenigi la bezonojn de la rifuĝintoj en la tuta mondo.

La devizo de la solenaĵoj en 2010 estis Ekkonu vian najbaron rifuĝinton.

Katolika eklezio pri rifuĝintoj redakti

La duan tagon post celebrado de Epifanio en la Romkatolika Eklezio estas festata la Monda Tago de la Migrantoj kaj Rifuĝintoj. En instrukcio de Papa Konsilio pri Animzorgado de Migrantoj kaj Vojaĝantoj (1978), kiu instigas al regula festado de la Migranto-Tago, estas skribite: Ĝi estas pripensita kiel ĝusta okazo por vigligo de kristanaj komunumoj pri respondeco koncerne la fratojn migrantojn kaj por devo de kunlaboro pri solvado de iliaj diversaj problemoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti