Tago de Homaj Rajtoj

La Tago de Homaj Rajtoj estas internacia tago kiu celebriĝas ĉiujare tra la mondo la 10-an de decembro.

Tiama Brita Ministro de Eksterlandaj Aferoj Joyce Anelay diskurse dum la Tago de Homaj Rajtoj en Londono, 8a de Decembro 2016.

La dato estis elektita honori la adopton kaj proklamon de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 10-an de decembro, 1948, de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la unua tutmonda elparolo de homaj rajtoj. La memortago establiĝis en 1950, kiam la Ĝenerala Asembleo invitis ĉiujn ŝtatojn kaj interesitajn organizojn celebri la tagon kiel ili vidis konvenan.

La tago estas la alta punkto en la kalendaro de UN-a stabejo en Novjorko, Usono, kaj kutime estas markita ambaŭ per alt-nivelaj politikaj kunvenoj kaj renkontoj kaj per kulturaj okazoj kaj ekspozicioj temantaj homajn rajtajn aktualaĵojn. Krome, ĝi tradicie estas la 10-a de decembro kiu la kvin-jara Premio de Unuiĝintaj Nacioj en la Kampo de Homaj Rajtoj estas aljuĝita.

Multaj aliaj registaraj kaj neregistaraj organizoj aktivaj en la kampo de homaj rajtoj planas specialajn okazojn por memori la tagon. La temo de la tago por 2006 estas la lukto kontraŭ malriĉeco kiel problemo de homaj rajtoj. Kelkaj deklaroj ellasiĝis je tiu okazo, enhavante tiun eldirita per tridek-sep mandato-tenantoj de UN-aj Specialaj Procedoj.

La Tago de Homaj Rajtoj estas observata per multaj civilaj sociaj organizoj.

"Sekve, ni elvokas ĉiujn ŝtatojn rekoni malriĉecon kiel neado de bazaj homaj rajtoj, trakti la eliminon de malriĉeco kiel binda devo, kaj gravigi malriĉecan reduktadon en politiko kaj agado, enhavante per signifa partoprenado de la malriĉuloj kaj per disdonado de rimedoj por la lukto kontraŭ malriĉeco." -Specialaj Procedoj de la Konsilo de Homaj Rajtoj, 10-a de decembro, 2006

Lingvaj homaj rajtoj

redakti

Detala artikolo sub Lingvaj rajtoj

La starpunkto de Universala Esperanto-Asocio rilate al homaj rajtoj kaj lingvaj rajtoj tekstis jene en gazetara komuniko[1]:

Aparte interesa al UEA estas lingvaj rajtoj kaj la rajto libere esprimiĝi: “En nia asocio ... ni aparte interesiĝas pri internacia komunikado, pri la rajto esprimi sin kaj esti aŭdata en spirito maksimume egaleca kaj inkluziva. Pro tio, ni pristudas kaj antaŭenigas lingvajn homajn rajtojn, kaj la vojon de interkompreniĝo inter malsamaj popoloj.” Unu el la ĉefaj celoj de la Asocio estas krei egalecon de lingva komunikado, do mildigon de la tro ofta praktiko, ke la posedantoj de pli fortaj lingvoj trudas tiujn lingvojn al la posedantoj de pli malfortaj lingvoj, tiel kreante malegalecon laŭ kiu fortaj silentigas la malfortajn.

Vidu ankaŭ

redakti

Universala Esperanto-Asocio

Lingvaj homaj rajtoj

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. (eo, en, fr) Tago de Homaj Rajtoj 2024: Kunfesti kaj kunprotesti (PDF en eo, PDF angle, PDF france). Esperanto kaj UN, n-ro 74 (januaro–februaro 2025)