La Tago de Afriko estas la ĉiujara memorfesto pro la fondiĝo de la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU) (nun konata kiel la Afrika Unio) la 25-an de majo 1963.[1] Ĝi estas fame konata en diversaj landoj sur la afrika kontinento, same kiel ĉirkaŭ la mondo.[2]

Tago de Afriko
internacia tago • festotago
Speco internacia, kultura kaj historia
Dato 25-an de majo
vdr

Historio redakti

La Unua Kongreso de Sendependaj Afrikaj Ŝtatoj okazis en Akrao, Ganao la 15-an de aprilo 1958. Ĝi estis kunvokita de la Ĉefministro de Ganao Dr. Kwame Nkrumah kaj partoprenis reprezentantoj de Egiptio (tiam ĝi estis parto de la Unuiĝinta Araba Respubliko), Etiopio, Ganao, Liberio, Libio, Maroko, Sudano, Tunizio kaj Kamerunio. La Respubliko de Sudafriko ne estis invitita. La konferenco ekspoziciis progreson de liberigaj movadoj sur la Afrika kontinento aldone ĝi simbolis la persistemon de la afrikanoj por liberigi sin de eksterlanda dominado kaj ekspluato.

Referencoj redakti

  1. Africa Day 2019 - South African Government (angle). www.gov.za. Alirita 2019-05-16.
  2. Tago de Afriko (hispane). Unuiĝintaj Nacioj. Alirita 2020-05-02.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti