Monda Festivalo de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) estas internacia tutmonda festivalo organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), tutsezone, ekde la 20-a de junio ĝis la 20-a de septembro 2020. Kadre de MondaFest' 2020 okazos la Virtuala Kongreso de Esperanto, krom aliaj aranĝoj, kiujn ĉiu esperantisto rajtas proponi kaj submeti al la aprobo de la organizantoj.[1]

Konkurso redakti

Konkurso por elekto de emblemo de la evento estis lanĉita de UEA. La premio estas senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto ne estas membro.[2]

Programo redakti

Inaŭguro redakti

La inaŭguro pasis la 20an de junio kaj havis la sekvantajn pregramerojn:[3]

  • Muzika antaŭludo: Fransoazo Oazo kaj Kriztoff
  • Inaŭgura Festparolado: Duncan Charters, Prezidanto de UEA
  • Parolado nome de familio Zamenhof: Margaret Zaleski-Zamenhof
  • 1-a Muzika interludo: JoMo
  • Festivala temo: "UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo"
  • Inaŭgura Parolado de la Temo: Humphrey Tonkin
  • Mesaĝo pri la Temo, nome de UEA: Sara Spanò
  • Mesaĝo pri la Temo, nome de TEJO: Rakoen Maertens
  • Salutmesaĝo de UN: Fabrizio Hochschild, Asista Ĝenerala Sekretario de UN
  • Mesaĝo de Espero, “Ĉio iros bone”: LKK de Montrealo
  • 2-a Muzika interludo: Manno Montanna
  • Fermaj vortoj de la Inaŭguro: Orlando Raola, Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj
  • Muzika postludo: Joel Muhire, Amira Chun

Aranĝoj redakti

Dum MondaFest' okazos jenaj aranĝoj:

Referencoj redakti

  1. Laŭ komuniko de UEA en ties retejo.
  2. La espero floras: MondaFest’ 2020 ekhavas emblemon (retejo de Revuo Esperanto)
  3. Laŭ komuniko de UEA n-ro 888 [1].

Eksteraj ligiloj redakti