Margaret Zaleski-Zamenhof

pranepino de L. L. Zamenhof

Margaret Zaleski-Zamenhof (denaske Małgorzata Wanda Zaleska Zamenhof, 15a de oktobro 1958, Varsovio) estas pranepino de la kreinto de Esperanto nome Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj filino de ties nepo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof.

Margaret Zaleski-Zamenhof
Margaret Zaleski-Zamenhof, ano de familio Zamenhof
Margaret Zaleski-Zamenhof, ano de familio Zamenhof
Persona informo
Naskonomo Małgorzata Wanda Zaleska Zamenhof
Naskiĝo 15-an de oktobro 1958 (1958-10-15) (65-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polafrancaEsperantoanglagermanarusa
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Faculté de Médecine Paris 7
Familio
Patro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof
Patrino Krystyna Tyszka
Frat(in)o Hanna Zaruski-Zamenhof
Infano Pierre Louis Antoine Lebard
Parencoj Ludoviko Lazaro Zamenhof, Lidja Zamenhof
Okupo
Okupo ĝenerala kuracisto, tabakologo, adiktologo
vdr

Ŝi naskiĝis kaj vivis ĝis sia 15-a jaraĝo en Varsovio, kaj poste transloĝiĝis al Francio, kie ŝi studis medicinon. Ŝi estas ĝenerala kuracisto, tabakologo kaj specialisto pri dependomalsanoj. Ŝi loĝas kaj laboras en Parizo.

Esperanto redakti

Ŝi eklernis Esperanton en 2015, ĵus antaŭ la UK en Lillo, kiam ŝia patro festene transdonis al ŝi kaj al ŝia fratino Hanna Zaruski-Zamenhof la honoron reprezenti la Zamenhof-familion en la kongresoj kaj Esperanto-aranĝoj.

Margaret partoprenis UK-ojn en Bjalistoko (2009), Lillo (2015), Lisbono (2018) kaj partoprenis la kongreson en Lahtio (2019), kie ŝi gvidis ankaŭ atelieron pri tio, kiel dekutimiĝi pri fumado.

Margaret en julio 2019, dum la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), sukcese trapasis la KER-ekzamenon je nivelo C1.

Eksteraj ligiloj redakti