UK 2018

103-a Universala Kongreso de Esperanto

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018 en Lisbono ( Portugalio). UK neniam antaŭe okazis en Portugalio.

UK 2018
Loko Lisbono,  Portugalio
Ekde 28-a de julio 2018[1]
Ĝis 4-a de aŭgusto 2018[2]
Oficiala retejo uea.org/kongresoj/UK/2018
← Antaŭa Sekva →
vdr
Kongresa salono
Emblemo de la kongreso, en azuleĥa stilo

La kongresa temo estis “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”.[3]

REZOLUCIO redakti

de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lisbono de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018, kun 1567 partoprenintoj el 73 landoj,

konfirmas la grandan aktualecon de la kongresa temo «Kulturo, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?», kiu estis traktita tra la semajno en kvar diversaj sesioj kun abunda partopreno;

notas la koincidon de ĉi tiuj diskutoj kun la 100-a datreveno de la fino de la Unua Mondmilito, kiu markis turnopunkton en la tutmondiĝa procezo;

substrekas ke la radikoj de la nuna kultura kaj lingva diskriminacio kaj soci-ekonomia sufero, spertataj de granda parto de la homaro, troviĝas en la longa historio de koloniado eŭropa kaj de aliaj landoj pasinta kaj nuntempa, kaj ke solvoj postulas la malkonstruadon de koloniecaj mondrigardoj kaj potencdividoj;

atentigas, ke la neŭtrale homa lingvo Esperanto estas potenca rimedo por mensa malkoloniado, ebliganta reciprokan interkonatiĝon kaj kompreniĝon ekster la kutimaj kadroj de privilegio kaj ekskludado;

pledas por urĝa atento al la defiaj problemoj de lingva, kultura kaj alispeca diskriminacio, sufero kaj mortigo, kunligitaj kun la detruado de la naturo kaj aliaj perfortaj tendencoj de la tutmondiĝo;

deklaras la pretecon de la parolantoj de Esperanto kunlabori en agadoj por helpi kaj protekti homojn kaj popolojn kontraŭ tia perfortado kaj kontribui al la procedo de mensa malkoloniado en ĉiuj landoj de la mondo,

kaj alvokas la aktivulojn por Esperanto al praktika solidareca agado kun la suferantoj inkluzive de migrantoj kaj rifuĝintoj laŭ la plej noblaj tradicioj de nia movado.

Rilataj renkontiĝoj redakti

Video de katolika meso dum UK 2018

En la sama jaro la 74-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Badaĥozo, Hispanujo,[4] je ĉirkaǔ 200 km el Lisbono kaj je malpli ol unu km el la landlimo inter ambaǔ landoj. Ankaŭ Nitobe-simpozio okazis en Lisbono, tuj post la UK.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti