UK 1996
La 81-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 20-a ĝis la 27-a de julio 1996 en Prago, la ĉefurbo de Ĉeĥio, kie oni origine antaŭvidis ĝin organizi jam en 1992 (finfine la 77-a UK okazis en Vieno, dum en Prago okazis oficiala antaŭkongreso).[1] Aliĝis 2972 personoj el 66 landoj.
UK 1996 | ||
---|---|---|
Loko | Prago, Ĉeĥio | |
Ekde | 20-a de julio 1996 | |
Ĝis | 27-a de julio 1996 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La kongreso okazis en la Kongresa centro (ĝis 1995 nomata Palaco de kulturo) en la urbodistrikto Nusle apud la historia kvartalo Vyšehrad. Laŭ mendo de UEA kaj ĈEA realigis ĝin tie la vojaĝoficejo Čedok.
Dum la kongreso estis akceptita Manifesto de Prago, okazis Nitobe-simpozio de internaciaj organizoj kaj Internacia Kongresa Universitato kun temoj pri aborigenoj, sorĉistinoj, Franz Kafka, Jaroslav Heyrovský, Jan Novák kaj specialaj signoj (supersignoj, trasignoj, subsignoj). La kongresa kuriero nomata Pragaj Sonoriloj atingis 12 numerojn.
Teatro
redaktiOmaĝe al centjariĝo de la Esperanto-teatro efektiviĝis riĉa arta programo.
- Bulgara Esperanto-Teatro
- La unua brandfaristo de Lev Tolstoj, fragmento el la teatraĵo kiu antaŭ cent jaroj en 1896 estis la unua esperantlingva teatra prezentado
- Lanĉo de Emilija Lapenna
- Triptiko de Giorgio Silfer
- Lordino Makbeto de Georgina Almanza
- Zagreba Studenta Esperanto-Klubo
- Stilekzercoj de Raymond Queneau, Eva Seemannová kun Eliza Premislidino
- Magiaĵoj de Trixini
- Fraŭlino Emily Barlaston.
Koncertoj
redaktiEn la muzikema Ĉeĥio ne povis manki recitaloj kaj kanto-prezentoj diversstilaj:
- Aldo Florentin kaj ĉeĥaj artistoj-esperantistoj, muziko klasika
- Jadwiga Dziegielewska, kanzono
- Flávio Fonseca kaj lia muzikgrupo, ĵazo
- Akordo, koruso
- La internacia arta vespero rivelis aŭ konfirmis talentojn de esperantistaj amatoroj, ofte profesi-nivelaj.
Kongresa rezolucio
redaktiKongrue kun konkludo de la Nitobe-simpozio okazinta kadre de la Universala Kongreso, ankaŭ la kongreso mem per sia jena rezolucio faris alvokon al nova monda lingva ordo:
- Al nova monda lingva ordo
- La 81a Universala Kongreso de Esperanto,
okazinta de 20 ĝis 27 julio, 1996 en Prago, Ĉeĥa Respubliko, kie kunvenis 2971 kongresanoj el 66 landoj,
- aŭdinte la debatojn kaj rekomendojn de ekspertoj el Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eŭropa Parlamento, kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kadre de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri ”Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio”,
- konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago,
- konfirmas la urĝan bezonon de vasta tutmonda diskuto pri la lingvaj homrajtoj, la lingva egaleco, kaj la neceso de efika kaj altkvalita komunikado trans lingvajn barojn,
- emfazas, ke la Esperanto-komunumo jam atingis rimarkindajn sukcesojn sur tiuj terenoj, kiuj meritas seriozan esploradon de kompetentaj lingvopolitikaj instancoj kaj fakuloj,
- kaj invitas ĉiujn internaciajn organizaĵojn kaj lingvopolitikajn instancojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto-movado por la konstruado de pli justa kaj demokratia lingva ordo.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Kongresa kuriero Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine