Rezolucio (juro)

(Alidirektita el Rezolucio)

Rezolucio estas laŭ PIV Formala opiniesprimo de voĉdonrajta organo aŭ de publika kunveno.[1] Plej ofte kongresoj esprimas fine de la kunsidaro rezolucion kie oni deklaras opiniojn, sentojn kaj proponojn kiel rezulto de la kunvenparolaro.[2] La respondeco kaj aŭtoreco de la rezolucio povas aliri ĉu rekte al la kunsidantaro ĉu al koncerna komisiono kiu redakte la tekston de la rezolucio.

Nov-jara rezolucio redakti

En psikologio oni uzas la esprimon, novjara rezolucio, por indiki personan promeson al si mem por fari ion novan dum la komencanta jaro.

Novjara rezolucio estas tradicio, plej ofta en la Okcidenta Mondo sed ankaŭ trovita en la Orienta Mondo, en kiu persono decidas daŭrigi bonajn praktikojn, ŝanĝi nedeziratan trajton aŭ konduton, plenumi personan celon, aŭ alie plibonigi sian vivon komence de nova jaro.

Plej multaj homoj starigas al si defiojn por la venontaj dek du monatoj, kaj eĉ tion skribas en sia agendo. Problemo tamen montriĝas, ke estas pli facile tion skribi ol efektive plenumi. Kvankam altaj procentoj el la homoj en pasintaj jaroj forlasis siajn planojn jam en la sekva februaro, tamen nur iom procentoj el tiuj bonintencaj homoj antaŭenigas siajn projektojn.

Ĉi tio okazas pro la simpla fakto, ke homoj kutime tro alte taksas sian kapablon ŝanĝi sian vivon. Sekve, oni starigas nerealismajn celojn. Oni nomas tion “sindromo de falsa espero”. Esploristoj tamen indikas rimedojn, kiujn ĉiu normala homo povas uzi por sukcesigi siajn bonajn ideojn por la novjaro. Jen iuj sugestoj kaj ekzemploj kiel realigi la rezolucioj:

  1. Unu defio post la alia. Ne estas prudente starigi multajn projektojn samtempe. Anstataŭ dek, elektu du-tri vere valorajn — aŭ eble nur unu, kiun vi konsideras vere grava kaj ebla. Modesteco estas saĝa sinteno.
  2. Komence, pensu pri facile atingebla celo. Se vi opinias sanige piediradi, ne komencu per 10-kilometra ĉiutaga marŝado. 2-kilometra marŝado en alternaj tagoj estas jam bona komenco, kaj probable vi entuziasmiĝos kaj iom post iom atingos pli ambiciajn distancojn kaj ritmon.
  3. Faciligu al vi la taskon. Elektu agrablan momenton por komenci vian novan korpekzerciĝadon. Se via defio estas eviti troan monelspezadon, tiam evitu ofte promeni en komercocentroj. Se vi volas ĉesigi fumadon, tiam ne restu apud fumantoj.
  4. Parolu al viaj geamikoj. Kiam vi parolas al konato pri viaj planoj, ili fariĝas kvazaŭ sindevigo. Se vi pormomente fiaskos, vi sentos elreviĝon rilate al vi mem, kaj ankaŭ rilate aliajn homojn, kiuj vin amas.
  5. Starigu etajn “punojn”. Faru do kontrakton kun vi mem. Ekzemple, se iun tagon vi fiaskos en via plano, vi estos devigita donaci ion al amiko, aŭ al iu institucio.
  6. Festu viajn sukcesojn. Se vi sukcesis ŝpari la deziritan monon, tiam invitu amikon (aŭ amikinon) kaj trinku kun li/ŝi bongustan vinon, ekzemple.
  7. Pardonu vin. Se vi foje fiaskos, ja pardonu vin. Tio signifas nur, ke vi estas normala homo. Vi sincere klopodis, kaj novaj ŝancoj renoviĝos ĉiujare. Rekalkulu la aferon, kaj ek al nova penado! La bona flanko de tio estas, ke la vivo ĉiam proponas al vi novajn eblecojn, senĉese. Eĉ ne necesas atendi la jarfinon por novaj vivospertoj.

Referencoj redakti

  1. [1] Alirita la 12an Septembro 2016.
  2. Ekzemplo de gvidrezolucio jene:[2][rompita ligilo] Alirita la 12an Septembro 2016.