Jaroslav Heyrovský

ĉeĥa fizika kemiisto

Jaroslav HEYROVSKÝ [hejrovski] (naskiĝis la 20-an de decembro 1890 - mortis la 27-an de marto 1967) estis ĉeĥa fizika kemiisto, ricevinta en 1959 Nobel-premion.

Jaroslav Heyrovský
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Heyrovsky Jaroslav crop.jpg
Persona informo
Naskonomo Jaroslav Viktor Leopold Heyrovský
Naskiĝo 20-an de decembro 1890 (1890-12-20)
en Prago, Malnova Urbo
Morto 27-an de marto 1967 (1967-03-27) (76-jara)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad [#]
Lingvoj ĉeĥa [#]
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio [#]
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Akademia gimnazio ŠtěpánskáUniversitato de KaroloSorbono • Faculty of Arts, Charles University in Prague [#]
Memorigilo Jaroslav Heyrovský
Familio
Patro Leopold Heyrovský [#]
Gefratoj Leopold Heyrovský [#]
Infanoj Michael Heyrovský • Jitka Černá-Heyrovská [#]
Parencoj Ferdinand Šimon Heyrovský • Arnošt Hofbauer [#]
Profesio
Okupo kemiistofizikistoinventistoinstruistosciencisto [#]
Laborkampo kemio • polarography • fizika kemio • discoveries and inventions [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en Prago kaj unue studis kemion, fizikon kaj matematikon ĉe la Universitato de Karolo kaj poste foriris studi al la University College en Londono. En tiu ĉi tempo li renkontis tiom gravajn homojn kiel Sir William Ramsay. Li abituriis en 1913; laborante kun profesoro Frederick George Donnan li ege ekinteresiĝis pri elektrokemio.

Li ricevis siajn sekvajn titolojn en 1918 kaj 1923. Heyrovský komencis sian sciencan karieron ĉe la Universitato de Karolo en Prago, kie li baldaŭ fariĝis profesoro de fizika kemio.

La ĉefa laborkampo de Heyrovský estis polarografio. Li inventis ĝin en 1922 kaj kunkreis polarografon kontinue laborantan (1925). Li estis fondinto kaj unua direktoro de Polarografia Instituto de Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj (1950-1963).

Sekve de lia morto en 1967 li estis entombigita ĉe la tombejo de Vyšehrad en Prago.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti