Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský

Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský, Ostrava, kontribua organizo (ĉeĥe Střední průmyslová škola chemická akademika Heyrovského a Gymnázium, oficiala ĉeĥa mallongigo: SPŠCHG, neoficiala ĉeĥa mallongigo: Chemgym) estas la plej malnova kaj ununura kemia industria lernejo en Moraviasilezia regiono. Ekde la 1-a de septembro 1950, kiam ĝi estis fondita, ĝi kelkfoje ŝanĝis la nomon kaj sidejon. Nuntempe ĝi havas sidejon en Ostrava-Zábřeh en Středoškolská strato n-ro 1 kaj ĝi proponas studadon en tri fakoj de kvarjara taga studado finita per abituro. Temas pri fakoj: Aplikita kemio (28-44-M/01) kaj Naturscienca liceo (78-42-M/006). La lernejo en la jaro 2009 akiris prestiĝan internacian titolon Ekolernejo.[1]

Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský
gimnazioQ12056956
Informoj
fondodato 21-a de junio 2001
Situo
Geografia situo 49° 47′ 56″ N, 18° 14′ 17″ O (mapo)49.798918.2381Koordinatoj: 49° 47′ 56″ N, 18° 14′ 17″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Ostrava
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský (Ostrava)
Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský (Ostrava)
DEC
Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský
Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský
Map
Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský
vdr
Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský
Emblemo de la lernejo
Foto de la lernejo
Uzata mallongigo SPŠCHG, Chemgym
Establinto Moraviasilezia regiono
Direktoro Ing. Jiří Kaličinský
Vicdirektoro Ing. Pavel Klouda
Adreso Středoškolská 1
700 30  Ostrava-Zábřeh
Dato de fondo 1-a de septembro 1950
Nombro de lernantoj 490 (al 31.12.2012)
oficiala retejo de la lernejo
Fakoj de studado
  • 28-44-M/01 Aplikita kemio
  • 78-42-M/006 Naturscienca liceo
vdr

Nomoj redakti

  • 1950: Industria lernejo kemia (PŠCH)
  • 1952: Meza industria lernejo kemia (SPŠCH)
  • 1990: Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský
  • 2004: Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský a Gymnázium (SPŠCHaG)
  • 2006: Meza faklernejo kemia de akademiano Heyrovský kaj Gimnazio (SOŠCHaG)
  • 2007: Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský kaj Gimnazio

Historio redakti

 
Varmumigado de konstruaĵo de lernejo (decembro de 2008)
 
Varmumigado de konstruaĵo de lernejo (majo de 2009)
  • 1950: fondita dujara Industria lernejo kemia en konstruaĵo de SEŠ en Žerotínova strato
  • 1952:
    • finvizitas la unuaj vizitantoj de PŠCH
    • fondita kvarjara SPŠCH
    • enpraktikigita vespera studado de laboruloj
  • 1954: finvizitas lastaj vizitantoj de la dujara PŠCH
  • 1956: finvizitas unuaj vizitantoj de la kvarjara SPŠCH
  • 1960: finvizitas unuaj abiturientoj de la vespera studado
  • 1964: finvizitas unuaj abiturientoj de telestudado
  • 1965: la lernejo akiras familian vilaeton sur angulo de Jesenského kaj Dimitrovova stratoj
  • 1972: la lernejo certigas instruadon de lernotemoj en telestudado de fako Vestaferoj
  • 1973: direktoro Ranoch sukcesis realigi ŝanĝon de projekto de planita konstruado de SPŠ konstrua je SPŠ kemia
  • 1983:
    • la lernejo transloĝiĝas en novajn lernspacojn
    • aranĝita la 1-a faka konferenco de SPŠCH en sekcioj Analitika kemio, Kemia teknologio kaj Vivmedio
  • 1987: la lernejo ekas kunlaboron kun kemia industria lernejo en Varno
  • 1988: finita konstruado de lernejkuirejo kun manĝejo
  • 1990: la lernewjo akiras honoran nomon SPŠCH de akademiano Heyrovský
  • 1991: establita studejo, reorganizita biblioteko
  • 1992: malfermita la 1-a klaso de taga studado de la fako Vestaferoj
  • 1993: aprobita nova fako Teknika kemio kun komuna unua kaj dua klasoj kaj elekto de faka celigo en la tria kaj la kvara klasoj
  • 1995:
    • malfermita Galerio ĉe kemiistoj (la 14-an de novembro)
    • en la tutŝtata komparado de nivelo de lernejoj SET 95 la lernejo okupas antaŭan pozicion
  • 1997:
    • nuligita fako Vestaferoj
    • aprobita nova fako de Aplikita kemio eliranta el filozofio de fako Teknika kemio
  • 1998: ampleksigita propono de celigo de fako Aplikita kemio je Kemia teknologio, Analitika kemio, Ŝirmo de vivmedio, Kalkultekniko en kemio, Farmaceŭtikaj substancoj kaj Entreprena gvidado
  • 2000: la lernejo alliĝis en projekton Leonardo da Vinci – Entreprenista spirito
  • 2002: la lernejo alliĝis en projekton Leonardo da Vinci – FACE (Forum for Alternating Chemical Education)
  • 2003:
    • Ministerio de lernejaferoj, junularo kaj gimnastiko de Ĉeĥio (MLJG) aprobis ampleksigon de klerigpropono je fako Gimnazio – ĝenerala
    • ŝanĝo de la nomo je Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský kaj Gimnazio (ekde la 1-a de septembro 2004)
  • 2005:
    • ŝanĝo de la nomo je Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský kaj Gimnazio (ekde la 1-a de septembro 2006)
    • la lernejo alliĝis en solvon de projekto Leonardo da Vinci – Perkomputile subtenata laboratorio por instruado de natursciencaj kaj teknikaj lernejobjektoj
  • 2006:
    • MLJG aprobis ampleksigon de klerigpropono je fako Naturscienca liceo
    • ŝanĝo de la nomo je Meza industria lernejo kemia de akademiano Heyrovský kaj Gimnazio (ekde la 1-a de januaro 2007)
  • 2008:
    • la lernejo faris interŝanĝon de la fenestroj kaj varmumigon de la konstruaĵo en suma valoro 39 milionoj da kronoj

Galerio ĉe kemiistoj redakti

 

Galerio ĉe kemiistoj estis en la lernejo malferita per vernisaĝo de ekspozicio de vira akto de fotografiisto Petr Ondruška la 14-an de novembro 1995. En spacoj kun dimensioj 5×7 metroj okazis vico da ekspozicioj de aŭtoroj konataj kaj malpli konataj, lertaj kaj komencantaj, profesiuloj kaj amatoroj. La spacon ricevas ankaŭ studentoj de la lernejo - ĉiujare en junio ekz. okazas ekspozicio de laboroj de lernejrondeto de nigrablanka fotografio. Regule estas ankaŭ ekspozicioj de anime trafitaj klientoj de ostrava Čtyřlístek (Kvarfolio) - centrejo por personoj kun sane indisponitoj (iama Instituto de socia zorgo en Muglinov). Inter la plej malproksimaj ekspoziciintoj apartenas docento inĝeniero M. Kaláb, CSc., el Kanado. Dume la plej ofte en la galerio ekspoziciis Aleš Kalivoda. El konataj ekspoziciintoj eblas plu nomi: Alexander Babraj, František ŘezníčekMilan Blšťák.

Direktoroj redakti

Finvizitintoj redakti

 
Petra Němcová

La plej konata finvizitinto de la lernejo estas ĉeĥa topmodelino Petra Němcová, kiu vizitis la lernejon dum filmigado de programo por stacio Discovery Channel la 18-an de decembro 2006. Plua konata finvizitinto estas eksa ostrava primatoro Aleš Zedník.

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Speciala lernejo el Příbor akiris denove titolon Ekolernejo. Arkivita el la originalo je 2016-06-01. Alirita 2009-08-02.

Eksteraj ligiloj redakti