Akademia gimnazio Štěpánská
Akademické gymnázium Štěpánská (Akademia gimnazio en la strato Štěpánská) estas ĝenerala kvar-jara lernejo, kiu situas en la centro de Prago, Ĉeĥio. Ĝia fondinto estas la praga magistrato. En 14 klasoj studas proksimume 430 studentoj.
Akademia gimnazio Štěpánská | ||
---|---|---|
gimnazio | ||
Informoj | ||
fondodato | 16-a de majo 1996 | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 4′ 42″ N, 14° 25′ 33″ O (mapo)50.078414.4258Koordinatoj: 50° 4′ 42″ N, 14° 25′ 33″ O (mapo) | |
lando | Ĉeĥio | |
urbo | Prago | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
jura formo | publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd | |
| ||
Instruado
redaktiLa specialiĝo de la gimnazio estas universala, ĉiujare malfermiĝas 3-4 klasoj kaj kandidatoj povas elekti inter tri specoj de klasoj, nome natursciencaj, kun intensa instruado de la franca aŭ pri sociaj sciencoj.
En la lernejo estas devige instruata la angla kaj alia vivanta lingvo, laŭ elekto germana, franca, hispana, kaj rusa. En la soci-sciencaj klasoj kaj kun la franca estas instruata ankaŭ latino, la lernejo proponas eĉ la grekan kiel nedevigan studobjekton.
Historio
redaktiAkademia Gimnazio (AG) estis fondita en 1556 en jezuita kolegio en Clementinum. La nomo estas indiko de lernejo asociigita al la universitato, la lernantoj aŭtomate fariĝis akademiaj civitanoj. Post malapero de tiu leĝo estis la titolo lasita nur al 4 gimnazioj, el kiuj la praga akademia gimnazio estas la plej malnova kaj sekve la plej antikva gimnazio en Centra Eŭropo.
La gimnazio dum daŭro de tempo translokiĝis al Nova Urbo. De tempo al tempo ĝi estas nomata ankaŭ Staročeské gymnázium (Malnovĉeĥa gimnazio).
Famuloj el la lernejo
redakti- Josef Jungmann - lernanto kaj instruisto - lingvisto
- Jan Neruda - studento - poeto
- Zikmund Winter - lernanto kaj instruisto - verkisto de historiaj rakontoj
- Jan Masaryk - studento - diplomato
- Josef Václav Sládek - studento - poeto
- Vilém Kurz - Profesoro - verkisto, politikisto, kunfondinto de turista klubo
- Bohuslav Balbin - pastro, literaturisto, pedagogo, geografo
- Václav Kliment Klicpera - komedi-verkisto
- Josef Kajetán Tyl - verkisto, precipe de dramoj
- František Ladislav Rieger
- Bedřich Smetana - komponisto
- Josef Václav Frič - poeto
- Vítězslav Hálek - poeto
- Miroslav Tyrš - propagandisto de sporto, fondinto de Sokolo
- Josef Svatopluk Machar - poeto
- František Xaver Šalda - literatura kritikisto
- Karel Čapek - verkisto
- Karel Farský - studento - pastro, kunfondinto de Ĉeĥoslovaka husana eklezio
- Jozef Bohumil Souček - studento - teologo
- Ivan Medek - ĵurnalisto, muzikologo
- Bedřich Hrozný - studento - lingvisto, deĉifrinto de hitita lingvo
- Karel Lewit - studento - kuracisto
- Tereza Boučková - studento - verkistino
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Akademické gymnázium Štěpánská en la ĉeĥa Vikipedio.