Bedřich HROZNÝ (naskiĝis la 6-an de majo 1879, mortis la 12-an de decembro 1952) estis ĉeĥa orientalisto kaj lingvisto, kiu deĉifris la hititan skribon kaj fondis modernan studon de la hitita lingvo.

Bedřich Hrozný
Bedřich Hrozný v 20. letech.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1879 (1879-05-06)
en Lysá nad Labem
Morto 12-an de decembro 1952 (1952-12-12) (73-jara)
en Prago
Tombo Q45895617
Lingvoj latina lingvogreka lingvohebrea lingvoaraba lingvoakada lingvoaramea lingvosanskritosumera lingvogeeza lingvoĉeĥa lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de VienoHumboldt-Universitato en BerlinoQ64392119
Subskribo Bedřich Hrozný
Familio
Patro Václav Hrozný
Frat(in)o Jindřich Hrozný
Okupo
Okupo orientalistoarkeologopedagogoverkisto • universitata profesoro • Hittitologist • assyriologist • bibliotekisto
Information icon.svg
vdr
Bedřich Hrozný

Hrozný naskiĝis en Lysá nad Labem. En gimnazio de Kolín li lernis fundamentojn de la hebrea kaj araba lingvoj, en universitato en Vieno li dediĉis sin ankaŭ al aliaj orientaj lingvoj, precipe al la asiria, aramea, etiopa, Sanskrito kaj sumera. Li direktis sian atenton al la kojnskribo, kiun uzis en Mezopotamio kaj Malgrand-Azio preskaŭ ĉiuj nacioj en la tria ĝis la unua jarcento a.K. (Persoj, Sumeroj, Asirianoj, Babilonianoj). Orientalistikon li studis en Berlino.

En 1906 germana ekspedicio trovis en Malgrandazio (ĉirkaŭ 150 km nordoriente de Ankaro) grandan arkivon de hititaj reĝoj, kun multaj argilaj tabuletoj surskribitaj per konata kojnoskribo, sed per nekonata lingvo. Hrozný meze de la unua mondmilito publikigis gramatikon de la hitita lingvo kaj pruvis, ke la lingvo apartenas al la familio de lingvoj hindeŭropaj same kiel la helena, la latina kaj la hindaj lingvoj. En 1925 Hrozný elfosis en Malgrandazio ĉirkaŭ mil kojnoskribajn argiltabulojn kun kontraktoj kaj leteroj de asiriaj komercistoj.

Eksteraj ligilojRedakti