Malgrandazio
(Alidirektita el Malgrand-Azio)
Malgrandazio[1] (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor) estas duoninsulo en la okcidento de Azio, kiu okupas grandan parton de la nuna teritorio de Turkio. La teritorio estas ĉirkaŭita de la maroj:
- Nigra Maro (en la nordo)
- Marmara Maro (en la nordokcidento)
- Egea Maro (en la okcidento)
- Mediteraneo (en la sudo).
Malgrandazio | ||
---|---|---|
Duoninsulo | ||
duoninsulo, historia regiono [+] | ||
Lando | Turkio | |
Koordinatoj | 39° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo)3934Koordinatoj: 39° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo) [+] | |
- koordinatoj | 39° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo)3934Koordinatoj: 39° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo) | |
Malgrandazio | ||
Ĉirkaŭ 400 mil km² estas duondezerta malgrandazia plataĵo, ĉe la bordoj ekzistas mallarĝaj ebenaĵoj kun mediteranea plantaro.
El tiu regiono devenas kultivo de sekalo (kaj eble ankaŭ de tritiko), ĉerizarbo, juglandarbo kaj vino).
Bildgalerio
redaktiNotoj
redakti- ↑ "Minora Azio" laŭ Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913 p. 59
Bibliografio
redakti- Sekelj, Tibor 1957 : Tra la mirindaj valoj de Kapadocio, Geografia Revuo, 2(2), 3-7.