Ponto (geografio)

regiono en nordorienta Anatolio

"Pontuso" estis en antikva tempo la nomo de vasta etendaĵo de lando en la nord-oriento de Malgranda Azio (la moderna Turkio) lime kun la Nigra Maro, kiun la grekoj ofte nomis nur Pontos ("Maro" aŭ "Oceano"), kaj la romianoj nomis Pontus.
La ekzakta signifo de la nur teritoria nomo en malsamaj tempoj ege variis. La grekoj uzis ĝin, nestrikte, por variaj regionoj de la marbordo de la Nigra Maro, kaj longan tempon la termino ne havis difinitan kunsignifon. Tio ŝanĝiĝis nur dum la maltrankvila periodo sekvanta la morton de Aleksandro la Granda, kiam unu el ties heredantoj Mithradateso la 1-a ĉirkaŭ -301 fondis novan reĝlandon trans la rivero Halis (aŭ moderne Kizila).
La reĝlandon, kiu ekzistis ĝis -64, regis serio de reĝoj, plejparte kun la sama nomo.

Ĉar la plej granda parto de tiu reĝlando estis ene de la vasta regiono de Kapadokio, kiu en la frua epoko etendiĝis de la limoj de Kilikio al la Nigra Ponto, la reĝlandon kiel tuton oni komence nomis "Kapadokio ĝis la Ponto", sed poste nur "Ponto". La nomon Kapadokio oni limigis al la suda duono de la regiono antaŭe inkluzivita sub tiu titolo.
Sub la lasta reĝo, Mithradateso Eŭpatoro, ofte nomata La Granda, la regno de Ponto inkluzivas ne nur Pontan Kapadokion, sed ankaŭ la marbordon de la Bitinia limo al Kolĉido, parto de enlanda Paplagonio kaj Malgranda Armenio.
Post la detruo de tiu reĝlando fare de Pompeo en -64, la signifo de Ponto ŝanĝiĝs. Parto de la reĝlando aneksiĝis al la Romia Imperio, unuiĝante kun Bitinio en duobla provinco nomata "Bitinio kaj Ponto" (latine Bithynia et Pontus): tiu regiono inkluzivis nur la marbordon inter Heraklio (Eregli) kaj Amiso ("Samsun"), la "ora Pontica". Poste la nuran nomon Ponto, sen kvalifiko, oni kutime uzis por signi la duonon de la duobla provinco. Faris tion precipe la romianoj kaj tiuj, kiuj parolis de romia vidpunkto; tiel oni preskaŭ ĉiam uzis ĝin en la Nova testamento.

Kiam la romia imperiestro Diokleciano reorganizis la provincosistemon, (ĉirkaŭ 295), la distriktoj en Ponto eriĝis je kvar provincoj de la "dioecesis pontica":

  1. "Paphlagonia", Pontus al kiu estis alligita la plejparto de la antaŭa provinco Ponto
  2. "Diospontus", kiun Konstantino la 1-a renomis "Helenopontus", enhavis la restaĵon de la provinco Ponto kaj la apudan distrikton, entute ok urbojn, (inkluzive Sinope, Amiso ("Amisus) kaj Zela). Amasio estis la ĉefurbo.
  3. "Pontus Polemoniacus", enhavanta Komanon ("Comana"), Polemonion ("Polemonium"), Kerason, ("Cerasusââ"), Trapezon ("Trapezus"), kaj la ĉefurbo estis Novcezario ("Neocaearea").
  4. "Armenia Minor", kvin urboj, kaj Sebastejo ("Sebasteia") estis la ĉefurbo.

Tiu reorganizo rezultigis en la Bizancia sistemon de armeaj distriktoj.

Vidu ankaŭRedakti