Grekoj de la Ponto
La termino pontaj grekoj, pontoj aŭ grekoj el Ponto (greke: Πόντιοι, Ποντιακός Ελληνισμός aŭ Έλληνες του Πόντου; turke: Pontus Rumları) rilatas specife al la grekoj de la regiono Ponto, la loko kie la Trebizonda imperio situis sur la Nigra Maro marbordo de aktuala orienta Turkio, aŭ en aliaj kazoj ĝenerale al la grekoj de la marbordoj de Nigra Maro aŭ Pontuso. Tradicie ili parolas la pontan grekan.
Grekoj de la Ponto | |
---|---|
etno | |
grekoj | |
grekoj | |
Suma populacio | |
3 000 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Ponta greka lingvo • Tsalka dialect | |
Religio | |
ortodoksismo • islamo | |
Antikva historio
redaktiLa regiono de Ponto estas unuafoje menciita en la kunteksto de antikva Grekio en la rakonto de Jazono kaj la Argonaŭtoj kaj ilia serĉado de la ora ŝaffelo, laŭ Apolonio de Rodiso, laŭ kiu la rakonto okazis ĉirkaŭ 1200 a.K. La unua greka kolonio estis establita en 800 a.K. en Sinopĉe la marbordo de Nigra Maro fare de komercistoj de Mileto. Pli da grekoj sekvis kaj establis pli da kolonioj ĉe la marbordoj de Nigra Maro, inkluzive de Trabzon, moderna grandurbo de hodiaŭ, kiu estis menciita fare de Ksenofono en lia verkaĵo Anabazo.
Tra la jaroj, malgraŭ la konkeroj de la areo de eksterlandaj potencoj, inkluzive de la Aĥemenida Imperio kaj Bizanco, la lokuloj konservis sian grek-ortodoksan karakteron kaj kulturon. Post la falo de Trebizonda en 1461, kontrolo de la areo pasis al la Otomana Regno.
Persekuto kaj populacio-interŝanĝo
redaktiVidu Genocido de la grekoj de la Ponto
Same kiel aliaj najbaraj popoloj kiel la armenoj kaj asiroj, la Pontoj suferis etnan persekuton de la otomanoj komence kaj de la kamalistaj turkoj post la falo de la imperio. En 1923, la Traktato de Laŭzano estis subskribita, laŭ kiu loĝantara interŝanĝo okazis inter la landoj de Turkio kaj Grekio.
Nuntempe
redaktiLa preciza nombro da pontaj grekoj ne estas precize konata pro asimilado en la greka diasporo kaj en grekio mem, sed ĝi estas taksita je proksimume 4.5 milionoj. La ĉefaj komunumoj estas:
Famaj pontaj grekoj
redakti- La patriarko Maximus la 1-a
- Strabono
- Diogeno la Cinika
- Mithridates la 6-a, Reĝo de Pontuso
- Jake Tsakalidis