Makedonio (Grekio)

regiono en Grekio

Tiu ĉi artikolo temas pri la norda regiono de Grekio. Vidu ankaŭ apartigilon Makedonio.


Makedonio
Μακεδονία
Flago de Grekio Flago de Makedonio
Makedonio (Grekio) imperio de Aleksandro la Granda
 
Ĉefurbo Tesaloniko (Θεσσαλονίκη)
Religio(j) Ortodoksismo
Loĝantaro 2 625 681 (2005)
Areo 34 177 km²
Loĝdenso 77/km²

MakedonioMakedonujo (greke: Μακεδονία) estas kultura landoparto de Grekio, kiu baziĝas sur tiu parto de la antikva regno Makedonio kiu nun troviĝas sur la teritorio de la ŝtato Grekio. La landoparto politike konsistas el la tri administraj regionoj Okcidenta, Meza kaj Orienta Makedonio.

Bazaj informoj redakti

  • Regionkodo: GR-MAK.
  • Areo: 34.177 km²
  • Loĝantaro: 2.625 mil (2001) – inter ili Grekoj-Makedonoj – 98,6 %.
  • Monunuo: Eŭro EUR (= 100 leptoj: greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta])
  • Eksporto: vesto, olivoleo, frukto, tabako, naftoproduktoj
  • Ŝtata lingvo: Greka.
  • Kredantoj: Ortodoksuloj.
  • Administra divido: 3 regionoj kaj 13 provincoj.
  • Ĉefurbo: Tesaloniko (706 mil).

Historio redakti

La antikvaj makedonoj frutempe troviĝis sub la kultura influado de la grekoj, sed sukcesis teni sian kulturon kaj lingvon dum pluraj jarcentoj. La pramakedonoj ankaŭ influis krekan kulturon; ekz. en greka mitologio aperas kelkaj makedonoj. Tamen, ĉar la pramakedonoj ne parolis la grekan, la grekoj rigardis ilin kiel sovaĝulojn. La grekoj komencis fondi koloniojn en Makedonio en la 12-a jarcento a.K.

La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Filipo la 2-a de Makedonio kaj Aleksandro la Granda en 323 a.K.. La sekvinta periodo estas nomata la Helena periodo.

Post la 3-a Makedonia milito, Makedonio falis sub la rego de la Romia imperio. Makedonio restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste, Makedonio troviĝis sub la rego de la Bizanca imperio.

Bizancio perdis plejan parton de Makedonio al Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin in 972, kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj, la regiono estis prenita kaj reprenita de Bulgario kaj Bizancio.

Finfine la tutan Makedonion la Osmanida imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.

Makedonio denove dividiĝis inter Grekio, Bulgario, kaj Jugoslavio post la Unua mondmilito kaj la disfalo de la Osmanida imperio. La jugoslava parto sendependiĝis en la 1990-aj jaroj, kun la nomo Nord-Makedonio, kiu post la protestoj de la greka registaro ricevas internacie ankaŭ la nomon Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio.

Vidu ankaŭ redakti

 
Vergina Suno
 
Sanktaj Cirilo kaj Metodo

Eksteraj ligiloj redakti