Antikva MakedonioAntikva Makedonujo (de la greka vorto Μακεδονία, do Makedonía) estis antikva reĝolando en la plej norda parto de la antikva Grekio, limigita per la reĝolando Epiro okcidente kaj Trakio oriente. Por mallonga periodo ĝi estis la plej potenca regno en la antikva mondo de suda Eŭropo kaj okcidenta Azio, post kiam la imperiestro Aleksandro la Granda konkeris plej multon de tiuj mondopartoj, kiuj por iliaj loĝantoj tiam ŝajnis la kompleta konata mondo. Tiuj konkeroj inaŭguris la periodon de Helenismo en la historio de Grekio.

Antikva Makedonio
Historia regiono
FlagoBlazono
historia lando • reĝlandoimperio [+]

LandojGrekio, Norda Makedonio


Antikva Makedonio (Tero)
Antikva Makedonio (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Ancient Macedonia [+]
vdr
La regionoj kaj urboj de Antikva Makedonio

Historio redakti

 
La "Suno de Vergina", simbolo asociigita kun la makedonia reĝolando

Frua historio redakti

La praaj makedonoj loĝis en la pli sudaj partoj de Makedonio ekde antaŭ la antikva epoko. La unua makedona ŝtato formiĝis dum la 8-a kaj frua 7-a jarcentoj antaŭ Kristo sub la dinastio de Argeadoj, kaj oni supozas, ke la makedonoj dum tiu tempo migris al sia pli posta kerna loĝoloko de pli okcidente. La unua reĝo estis Perdiccas la 1-a. Dum la epoko de Aleksandro la 1-a de Makedonio, la makedonoj ekspansiis en la regionojn Eordaia, Beotio, Pierio, Mygdonia kaj Almopia. Proksime de la nuna urbo Veria, la reĝo Perdiccas la 1-a aŭ pli probable lia filo Argaeus la 1-a, konstruis sian ĉefurbon, Aigai (la moderna Vergina).

Post mallongva periodo de Persa domino super Makedonion sub la persa imperiestro Darius la 1-a, la ŝtato reatingis sendependecon sub la reĝo Aleksandro la 1-a de Makedonio (495 ĝis 450 antaŭ Kristo). Ĝis la 4-a jarcento antaŭ Kristo, la reĝolando kovris regionon proksimume korespondan al la provinco de Makedonio de la moderna Grekio. La makedonoj iĝis pli kaj pli kulture grekigitaj dum tiu periodo, kvankam iuj pli sudaj grekoj rigardis la makedonojn nekulturitaj.

Unuiĝinta makedona ŝtato establiĝis sub reĝo Amyntas la 3-a (ĉirkaŭ 393 ĝis 370 antaŭ Kristo), kvankam restis fortaj kontrastoj inter la bestoriĉaj marbordaj ebenaĵoj kaj la malgastigema roka montara regiono malmarborda, kies izolitaj triboj estis ligitaj al la makedonia reĝo per geedziĝoj de lokaj gvidantoj. Tiuj izolitaj montaj triboj kontrolis la pasejojn tra kiuj invadoj de popoloj en Ilirio pasis al la nordo kaj nordokcidento de Makedonio. Amyntas havis tri filojn: Aleksandro la 2-a de Makedonio kaj Perdiccas la 3-a regis nur mallonge. La filo de Perdiccas estis sentronigita fare de la tria filo de Amyntas, Filipo la 2-a de Makedonio, kiu reĝigis sin mem kaj preparis periodon de makedonia domino en Grekio.

Ekspansio redakti

 
Filipo la 2-a de Makedonio, reĝo de Makedonio

Sub Filipo la 2-a (359 ĝis 336 antaŭ Kristo), Makedonio ekspansiis en la teritorion de la Paionianoj, Trakoj kaj Iliroj.

Makedonio pli politike interplektiĝis kun la sudaj kaj centraj urboŝtatoj de antikva Grekio, sed ĝi ankaŭ tenis arkaikajn karakterizaĵojn - ekzemple la palacoj pli similis al tiuj arkaikaj en Miceno ol al tiuj de la klasikaj helenismaj urboŝtatoj. PLia arkaika trajto ekzemple estis, ke la reĝo Filipo havis plurajn edzinojn aldone al la unua edzino Olimpia, la reĝino de Epiro, kiu iĝis la patrino de Aleksandro la Granda. Filipo la 3-a Arideo regis kiel reĝo de Makedonio el post la [[11-a de junio] 323 a.K. ĝis sia morto. Li estis la filo de la reĝo Filipo la 2-a kun Filina de Lariso, kaj tiele pli aĝa duonfrato de Aleksandro la Granda.

 
Mapo de la Imperio de Aleksandro la Granda

La filo de Filipo, Aleksandro la Granda (356 ĝis 323) sukcesis, por mallonga tempo ampleksigi la regadon de Makedonio ne nur super la centraj grekiaj urboŝtatoj, sed ankaŭ super la Persa Imperio, inkluzive de Antikva Egiptio kaj oriente ĝis la limregionoj de Hindio. Liaj konkeroj estis akompanitaj per la disvastiĝo de greka kulturo kaj lernado tra la vastega imperio. Kvankam la giganta regno dispeciĝis la multiplaj helenismaj reĝimoj mallonge post la morto de Aleksandro, kiu kultura influo restis por jarcentoj.

Malgraŭ la divido de la Aleksandra imperio al feŭdaj reĝolandoj regataj fare de la generaloj de Aleksandro, Makedonio mem restis ŝlosila teritorio, aparte akre pribatalata. La regantoj Antipater kaj lia filo Cassander kontrolis la landon, sed post la morto de la filo dum 279 mankis fortaj regantoj. Demetrius la 1-a de Makedonio ankoraŭ kontrolis ĝin de 294 ĝis 288, sed tiam ekis civila milito.

Post 11 jaroj, Antigonus la 2-a, filo de Demetrius, inter la jaroj 277 kaj 239 sukcese restarigis ordon kaj prosperon, kaj repuŝis invadon el Galatio, kvankam li perdis multajn el la antaŭe kontrolitaj grekiaj urboŝtatoj. Li establigis stabilan monarkion kaj fondis la dinastion de Antigonidoj. Lia posteulo, Antigonus la 2-a, plukonstruis sur tiu fundamento.

Deklino redakti

Sub la reĝoj Filipo la 5-a de Makedonio (221 ĝis 179) kaj lia filo Perseus de Makedonio (179 ĝis 168), la reĝolando koliziis kun la kreskanta potenco de la Romia Respubliko. Dum la 2-a kaj 1-a jarcentoj, la armeo de Makedonio batalis en serio da militoj kontraŭ Romio. Dum 168 la romia armeo malinstalis la dinastion de la Anigonidoj en Makedonio kaj formale malfondis la reĝolandon. Dum 149 la makedono Andriscus sukcesis reestabligi la makedonan monarkion, sed nur por unu jaro kaj sekve la Romia Respubliko transprenis la rektan kontrolon kaj instalis romian provincon, kiu ekhavis la latinan nomon Macedonia.

Setlejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti