Montpasejo

(Alidirektita el Pasejo)

Montpasejointermonto (ankaŭ selo) estas la plej malalta punkto en ĉeno de montetoj aŭ en montaro, kiu ebligas pli-malpli facilan transiron. Laŭ la vojo tra la montaro montpasejo estas la plej alta punkto en sia ĉirkaŭaĵo (klasika topografia difino de "selo").

La Montpasejo Granda Sankta Bernardo, eĉ en junio ankoraŭ neĝkovrita, longe restis gravega itinero trans la Alpoj.
En ĉi tiu diagramo, la ruĝa punkto markas la centron de la selo, kaj la verda linio - la pasejo kun la plej malalta alteco, ĉe kiu indas transiri la kreston.

Ĉar montoj en antikvaj tempoj estis konsiderindaj baroj por vojaĝantoj, montpasejoj ludis gravan eĉ ŝlosilan rolon por komerco, milito kaj (popol)migrado.

Priskribo redakti

Topografie montpasejo havas la ĝeneralan formon de selo inter du montoj. Por fontoj en ĝia proksimeco montpasejo estas akvodislimo. Kelkaj montpasejoj estas mallongaj laŭ krutaj deklivoj, aliaj konsistas el plurkilometre longaj valoj, kies plej alta punkto ne percepteblas per "nuda okulo" sed nur per geodezia mezurado.

Montpasejoj ofte estis uzataj por gvidi ŝoseon, foje fervojon trans la montaro. Ĉe tre altaj kaj krutaj pasejoj estis preferinde konstrui tunelon por permesi pli rapidan kaj ĉiu-sezonan trafikon.

 
Montpasejo Splügen (Svisio/ Italio)

La alto de montpasejo kutime estas la nura ebena grundo en sia ĉirkaŭaĵo, alta elrigardejo, do preferita por konstrui domojn. Se diversaj landoj kunlimiĝas en montaro, kutime montpasejoj konsistigas la limkontrolejojn, doganejojn kaj armepostenojn.

Ĉe ŝoseoj trans montpasejoj kutime estas ŝildoj por indiki la nomon de la pasejo kaj la altecon super marnivelo.

Montopasejoj redakti

Miloj da montpasejoj en la tuta mondo havas propran nomon, kelkaj estas tre famaj:

Vidu ankaŭ redakti