Mieza, "sanktejo de Nimfoj", estis vilaĝo en antikva Makedonio, kie Aristotelo instruis al la knabo kiu poste iĝos Aleksandro la Granda (kaj al aliaj kompanoj) inter 343 a.K. kaj 340 a.K.[1]

Mieza
arkeologia lokopoliso [+]
Koordinatoj40° 38′ 39″ N, 22° 7′ 20″ O (mapo)40.64416666666722.122222222222Koordinatoj: 40° 38′ 39″ N, 22° 7′ 20″ O (mapo)

Mieza (Grekio)
Mieza (Grekio)
DEC
Mieza
Mieza

Map
Mieza
Vikimedia Komunejo:  Mieza, Macedonia [+]
vdr
Elfosaĵoj de la "Aristotela Lernejo" ĉe Nausa.
Fasado de la "Tombo de Palmetoj" (3a jarc. a.K.)

Mieza ricevis sian nomon el Mieza, en antikva makedonia mitologio, filino de Beres kaj fratino de Olganos kaj de Beroja. Ĝi estis hejmo de la kompano de Aleksandro Peucestas.

Aristotelo estis dungita de la patro de Aleksandro, nome Filipo la 2-a, por instrui lian filon, kaj ricevis la Templon de la Nimfoj kiel klasejo. Page, Filipo rekonstruis kaj liberigis la civitanojn de Stagira, hejmloko de Aristotelo, kiun li estis rabdetruinta en antaŭa konkero tra Grekio kaj Makedonio.[2]

Referencoj redakti

  1. pothos.org. Aristotle (384-322 BC) Arkivigite je 2012-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
  2. DeGategno, Paul J. kaj Stubblefield, R. Jay (2006). Critical Companion to Jonathan Swift, p. 32. Infobase Publishing. ISBN 1438108516

Eksteraj ligiloj redakti