Filipo la 3-a (Makedonio)

Filipo la 3-a Arideo (antikve-greke Φίλιππος Γ΄ ὁ Ἀρριδαῖος; ĉ. 359 - 25a de decembro 317 a.K.) regis kiel reĝo de Macedonio el post la 11a de Junio 323 a.K. ĝis sia morto. Li estis la filo de la reĝo Filipo la 2-a (Macedonio) kun Filina de Lariso, kaj tiele pli aĝa duonfrato de Aleksandro la Granda. Nome Arideo denaske, li ricevis la nomon Filipo kiam li ascendis al la trono.

Filipo la 3-a
Coins of Philip III Arrhidaeus. 323-317 BC.jpg
Persona informo
Φίλιππος Ἀῤῥιδαῖος
Naskiĝo
Morto
en Antikva Makedonio
Mortis pro hommortigo [#]
Tombo Macedonian royal tombs, Vergina [#]
Religio religio en Antikva Grekio [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Ŝtataneco Antikva Makedonio [#]
Familio
Dinastio Argead dynasty [#]
Patro Filipo la 2-a de Makedonio [#]
Patrino Philinna [#]
Gefratoj Aleksandro la GrandaKleopatro de Makedonio • Cynane • Tesaloniko de Makedonio • Eŭropo de Makedonio • Caranus son of Philip II [#]
Edz(in)o Eurydice II of Macedon [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tetradraĥmo de Filipo la 3-a Arideo.

Kiam Arideo kreskis evidentiĝis ke li suferas lernomalfacilaĵojn. Plutarko kredis ke li iĝis malkapablulo pro klopodo de la edzino de la reĝo Filipo la 2-a nome Olimpia, kiu volis nuligi eblan rivalon por ŝia filo, Aleksandro, pere de la uzado de farmaka (drogoj/sorĉoj); tamen, plej nuntempaj fakuloj dubas pri la vero de tiu postulo.[1]

Aleksandro ŝatis Arideon kaj kunportis lin en siaj kampanjoj, kaj por protekti sian vivon kaj por eviti lian uzon kiel marioneto en ajna eventuala defio por la trono. Post la morto de Aleksandro en Babilono en 323 a.K., la macedona armeo en Azio proklamis Arideon kiel reĝo; tamen, li servis nur kiel figuro kaj marioneto de serio de povegaj generaloj.

ReferencojRedakti

  1. Elizabeth Donnelly Carney. (2006) Olympias: mother of Alexander the Great. Taylor & Francis, p. 24–25. ISBN 978-0-415-33316-0.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti