Meza Makedonio
Meza Makedonio (aŭ Centra Makedonio, greke Κεντρική Μακεδονία - Kentrikí Makedonía) estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio kaj konsistigas la centran parton de la greka Makedonio.
| ||||
---|---|---|---|---|
Meza Makedonio | ||||
Περιφέρεια Κεντρικής Μακεδονίας | ||||
![]() | ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Grekio | |||
areo: | 18.811 km² | |||
nombro de loĝantoj: | 1.871.952 (2001) | |||
loĝdenso: | 99,51 loĝantoj po km² | |||
administra centro: | Tesaloniko | |||
provincoj (νομοί): | 7 | |||
kodo laŭ normo ISO: | GR-B | |||
kodo laŭ normo NUTS: | GR12 | |||
retpaĝo: | www.rcm.gr | |||
La regiono dividiĝas en sep regionajn distriktojn, kiuj ĝis 2010 havis statuson de prefektujoj (νομοί - nomí):
- 1. Ĥalkidiko (Χαλκιδική - Ĥalkidikí), administra centro la urbo Polígiros (Πολύγυρος)
- 2. Imatio (Ημαθία - Imathía), administra centro la urbo Véria (Βέροια)
- 3. Kilkiso (Κιλκίς - Kilkís), administra centro la samnoma urbo Kilkiso (Κιλκίς - Kilkís)
- 4. Pelao (Πέλλα - Pélla), administra centro la urbo Edesa (Έδεσσα/Édessa)
- 5. Pierio (Πιερία - Piería), administra centro la urbo Kateríni (Κατερίνη)
- 6. Sereso (Σέρρες - Sérres), administra centro la samnoma urbo Sereso
- 7. Tesaloniko (Θεσσαλονίκη - Thesaloníki), administra centro la samnoma urbo Tesaloniko (aŭ historie Saloniko, greke Θεσσαλονίκη - Thesaloniki)