Imatio (greke Ημαθία) estas historia pejzaĝo kaj nuntempa regiona distrikto de Grekio (unu el sume 74 regionaj distriktoj), kiu situas en la - ene de Grekio norda - moderna administra regiono Meza Makedonio. Ĝis administra reformo de la jaro 2010 la distrikto havis la statuson de provinco, "prefektujo", kiuj greke nomiĝis Νομός, do "nomos". La teritorio kovras areon de 1 701 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 144 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Veria.

Imatio
Regiona distrikto
regiona unuo de Grekio • provinco de Grekio [+]

LandoGrekio

- koordinatoj40° 35′ 0″ N, 22° 15′ 0″ O (mapo)40.58333333333322.25Koordinatoj: 40° 35′ 0″ N, 22° 15′ 0″ O (mapo)
Areo1 701 km² (170 100 ha) [+]

Loĝantaro136 602 [+] (2021)
Denseco80,31 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo59x xx [+]

Imatio (Tero)
Imatio (Tero)
situo de Imatioen Grekio

Imatio (Grekio)
Imatio (Grekio)
DEC
Imatio
Imatio

Map
Imatio

Vikimedia Komunejo:  Imathia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

La "sankta lando de Imatio" estas centra parto de la antikva makedona kulturo. Jam dum la prehistoria tempo la lando estis home loĝata kaj dum la regotempo de la regno Makedonio floris. La loko Vergina ĝis la jaro 410 a.K. estis ĉefurbo de la antikva makedona regno. Ĉi-tie troviĝis la "stelo de Vergina", dekses-radia suna simbolo, kiu estis la emblemo de la reĝa dinastio dum la epoko de la regantoj Filipo la 2-a kaj Aleksandro la Granda.

Eksteraj ligiloj redakti