Miroslav Tyrš
Miroslav Tyrš ([tirŝ] ; naskiĝis la 17-an de septembro 1832, en Děčín, mortis la 8-an de aŭgusto 1884, en Ötz) estis ĉeĥa arthistoriisto kaj artkritikisto
Miroslav Tyrš | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1832 en Děčín |
Morto | 8-an de aŭgusto 1884 (51-jara) en Oetz |
Mortokialo | drono |
Tombo | tombejoj de Olšany |
Lingvoj | ĉeĥa lingvo |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Familio | |
Edz(in)o | Renata Tyršová |
Profesio | |
Profesio | arthistoriisto • pedagogo • politikisto |
Miroslav Tyrš | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nomo | Miroslav Tyrš | |
Dato de naskiĝo | 17-a de septembro 1832 | |
Loko de naskiĝo | Děčín | |
Dato de morto | 8-a de aŭgusto 1884 | |
Loko de morto | Ötz | |
Okupoj | arthistoriisto kaj artkritikisto | |
Aĝo je morto | 51 | |
Portalo pri Homoj | ||
Li estis unu el la fondintoj de la gimnastikista-naciista movado Sokol.
Miroslav Tyrš naskiĝis kiel filo de germana kuracisto, kun la nomo Friedrich Tirsch. Restinte orfo li estis edukita de german-etnaj parencoj en Mladá Boleslav kaj parolis germane kaj ĉeĥe. Studinte ĉe la germana gimnazio en Prago kaj ĉe la filozofia fakultato (pri natursciencoj, filozofio kaj estetiko) li doktoriĝis en la filozofia fakultato.
Post siaj studoj li ekuzis la pseŭdonimon Miroslav Tyrš (la prononco de la familia nomo estas preskaŭ identa, kaj la slava "mir" egalas al la germana "fried"). Li engaĝiĝis pri la ĉeĥa naciisma movado kaj en 1862 fondis, kune kun Jindřich Fügner, la gimnastikan movadon Sokol. Li verkis "základový tělocvik" (baza gimnastiko) kaj kreis en ĝi ĉeĥlingvan terminaron pri gimnastiko.
En 1881 li estis nomumita docento de la Ĉeĥa Teknika Universitato Prago, unu jaron poste ties profesoro, sed je la kondiĉo, ke li rezignu pri laboro por Sokol.
En 1884 li malsaniĝis kaj por ripozo iris al Aŭstrio, al vilaĝo/valo Ötz. Je la 8-a de aŭgusto li foriris promeni, sed ne revenis; post kelkaj tagoj oni trovis lian kadavron en rivereto.