Děčín
- Pri la centra parto de la urbo temas artikolo Děčín I-Děčín.
Děčín estas statuta urbo Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Bohemio, regiono Ústí nad Labem, sur ambaŭ riverbordoj de rivero Elbo, ĉe enfluejo de rivero Ploučnice. Vivas ĉi tie 46 799 loĝantoj (2024).
Děčín | |||
germane Tetschen-Bodenbach | |||
urbo | |||
Děčína kastelo super Elbo en vido el Paŝtista muro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Děčín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Děčín | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Kanjono de Elbo | ||
Montaro | Bohemia mezmontaro, Bohema Svislando, Elba Grejsmontaro | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Riveroj | Elbo, Ploučnice | ||
Situo | Děčín | ||
- alteco | 135 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 46′ 25″ N 14° 11′ 46″ O / 50.77361 °N, 14.19611 °O (mapo) | ||
Areo | 118,04 km² (11 804 ha) | ||
Loĝantaro | 46 799 (2024) | ||
Denseco | 396,47 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 993 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 405 02 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562335 | ||
Katastraj teritorioj | 22 | ||
Lokaj partoj | 35 | ||
Bazaj setlejunuoj | 71 | ||
Partoj de urbo | 0 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Katastra mapo de Děčín
| |||
Vikimedia Komunejo: Děčín | |||
Retpaĝo: www.mmdecin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Těchlovice, Jílové, Dobrná, Hřensko, Heřmanov, Malšovice, Malá Veleň, Dobkovice, Ludvíkovice, Rosenthal-Bielatal, Kurort Gohrisch kaj Reinhardtsdorf.
Historio
redaktiLa vilaĝo ĉe burgejo estiĝis proksimume en la 10-a jarcento, unue Děčín estas menciata en kroniko de Kosmas al la jaro 1128. En la unua triono de la 13-a jarcento estis en herbejo sub la burgo fondita reĝa urbo, sed ĉar endanĝerigis ĝin pluraj inundoj, ĝi estis transloĝigita. Estiĝis la tn. Nova urbo, remparita kaj malfermita per tri pordegoj. Du cent jaroj estis posedantoj Vartemberkidoj kaj dum ilia regado soldataro de urboj el Luzacio la urbon, kio estis reprezalio pro rabemaj vartemberkaj atakoj ĝis Luzacio. En la jaro 1511 Vartemberkidoj vendis la urbon al Mikuláš Trčka el Lípa, post li akiris ĝin Salhausenidoj, ekde la jaro 1628 ĉi tie regis familio Thun und Hohenstein. Dum la tridekjara milito sieĝis Děčínon svedoj, en 1632 pleje eksplodis pestepidemio, en la jaro 1749 forbrulis dum granda incendio 150 domoj. Evoluo de la urbo estis kunigita kun ŝipa trafiko, en la jaro 1841 tra ĉi tie navigaciis la unua vaporŝipo ĝis Dresdeno, en 1851 estis sur la dekstra bordo konstruita fervojo, en la jaroj 1853–1855 estis konstruita ĉenponto. En la 2-a duono de la 19-a jarcento komenciĝis evolui industrio unue teksa, pli malfrue maŝina kaj nutraĵa.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 17 492 |
1880 | 5 612 |
1890 | 28 298 |
1900 | 9 698 |
1910 | 10 640 |
1921 | 50 010 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 12 855 |
1950 | 35 645 |
1961 | 39 375 |
1970 | 44 050 |
1980 | 54 661 |
1991 | 54 341 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 52 506 |
2011 | 49 106 |
2014 | 50 104 |
2016 | 49 739 |
2017 | 49 521 |
2018 | 49 226 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 48 809 |
2020 | 48 594 |
2021 | 46 337 |
2022 | 47 029 |
2023 | 47 180 |
2024 | 46 799 |
Vidindaĵoj
redaktiEn rokelstaraĵo super kunfluejo de riveroj Elbo kaj Ploučnice elstaras kastelo, konstruita en loko de devena burgo de Přemyslidoj. Kavaliroj el Bünau lasis en 1573 konstrui renesancan sidejon, plua alkonstruo sekvis post fino de la tridekjara milito dum grafo Maxmilián Thun-Hohenstein. Tiutempe estis konstruita ankaŭ la tn. Longa veturo, kruta alirstrato hakita en la roko. La vojo estas 292 m longa, larĝa ĝi estas 10 m kaj en ambaŭ flankoj ĉirkaŭpremas ĝin muroj altaj 7,5 m. En ties fino staras kastela grenejo. En la 2-a duono de la 17-a jarcento Rozkolora ĝardeno, konstruita Loreta kaj hospitalo. La kastelo estas posedaĵo de la urbo, alirebla estas muzeo kaj Rozkolora ĝardeno.
Vizitinda estas ankaŭ ŝtonponto trans rivero Ploučnice (1564–1569) ornamita per statugrupo de sanktaj Vito, Venceslao kaj Jan Nepomucký, sub la kastelo estas trans Ploučnice ĉena tabulponteto el 1831, sur pilieroj de la ĉenponto estis en la jaro 1933 konstruita ponto de Tyrš kaj moderna betonponto trans Elbo estis malfermita en 1985. Trans Jílovský-rojo kondukas la tn. Ŝafina tabulponteto el 1620, tra kiu ne povis veturi veturiloj.
En Děčín naskiĝis fondinto de la Sokol-movado d-ro Miroslav Tyrš (1832–1884). En la ĉirkaŭaĵo de Děčín estas Paŝtista muro, panorama loko kun ŝtona, 13 m alta belvedero. Ni povas veturi supren per lifto en roko, la suba haltejo estas kajo.