Kanjono de Elbo estas nacia naturerezervejo en Ĉeĥio, proklamita fare de Ministerio de vivmedio de Ĉeĥio en la jaro 2010. Ĝi troviĝas en Regiono Ústí nad Labem inter Děčín kaj Hřensko.

Kanjono de Elbo
ĉeĥe: Kaňon Labe
nacia naturrezervejo
Nacia naturrezervejo Kanjono Elbo
Oficiala nomo: Kanjono Elbo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Lokigo
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Elba Grejsmontaro
Konata loko Belvidejo Belvedér
Rivero Elbo
Situo Kanjono Elbo
 - koordinatoj 50° 50′ 04″ N 14° 14′ 01″ O / 50.83444 °N, 14.23361 °O / 50.83444; 14.23361 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 432 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 127 m s. m.
Areo 4,4327 km² (443,27 ha)
Plantaro
Proklamita 1-a de junio 2010
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kaňon Labe (national nature reserve)
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Objekto de protekto redakti

Kialo de la protekto de naturo estas naturaj arbaraj kreskaĵoj sur dekstra deklivo de la kanjono de rivero Elbo kreita precipe de acidofilnaj kaj floremaj fagarbaroj, rubarbaroj kaj pinarbaroj kaj kreantan biotopon de raraj kaj endanĝerigitaj kreskaĵoj kaj animaloj; geomorfologie izolita formacio de la dekstra deklivo de kanjono de rivero Elbo kreitaj de formoj de pseŭdokarsta reliefo en kvadraj grejsoj de frua kretaceo aperantaj ĉi tie precipe en aspekto de ampleksaj rokmuroj, turoj kaj komplike membrigitaj montodorsoj, rubkampoj, ravinoj kaj kavernoj, kun specifaj kreskaĵaj kaj animalaj socioj. Zorgi pri la teritorio estas komisiita administracio PPR Elbaj grejsoj (ekde 1972).

Loko redakti

La nacia naturrezervejo troviĝas sur teritorio de Bohemia mezmontaro kaj Elba Grejsmontaro kaj ĝi estas konsisto de PPR Elbaj grejsoj, kies plej valora ĝi estas parto. Temas pri la plej grandega grejsa kanjono de Eŭropo, kreita per erozia agado de rivero Elbo en kretaceja sedimentoj, nome ĝis profundeco 300 m (en subaj partoj estas malkovrita kristalinia subaĵo). Temas ĉefe pri teritorio de arbaraj parceloj (479 hektaroj el la suma areo 480 hektaroj). La teritorio apartenas al Norda maro, ĉefa akvejo de Elbo, Protektata regiono de natura akumulaĵo de akvoj de Nordbohemia kretaceo. La plej belaj vidoj al la tuta teritorio estas precipe el belvidejoj Belvedér kaj Růžový hřeben.[1]

Historio redakti

En la 13-a jarcento la kanjono aprtenis al teritorio de "Hvozdu", kiu havis principe defendan karakteron. La minado de ligno ĉi tie okazis iom post iom de randaj parceloj ĝis arbaroj en pli supraj situoj. Grava estis ĉiam flosigado de ligno sur Elbo (mencioj jam ekde la jaro 1057) kaj ties alfluantoj (Suchá Kamenice ĝis la 19-a jacento), ofta estis eĉ eksporto ĝis Germanio. En duono de la 17-a jarcento montriĝis ampleksa neniigo de kelkaj region oj, kio gvidis al limigo de la minado kaj la eksporto pro imperistra patento. En la dua uono de la 18-a jarcento oni kkomencis sur la teritorio kun artefarita arbarigado, kio samtempe kun konstruado de fervojo (por kiu la uzo de ligno estis ja granda, sed dank' al grandega importo de karbo la sekva bezono de la minado de ligno karakterize sinkis) gvidis a plibonigo de la rilatoj. Ĝis la proklamo de Nacia naturrezervejo (NNR) la teritorio de PPR Elbaj grejsoj, dum kio la zorgo konsistis ĉefe pri forigado de invadaj specioj, resanogo de eroziaj fendoj kaj celigado de turismo.[2]

Proklamo de la teritorio okazis la 1-an de junio 2010.[3]

Naturaj rilatoj redakti

Geomorfologio kaj geologio redakti

 
Elbo super Dolní Žleb
 
Elbo el Elba belvidejo

El geomorfologia vidpunkto la teritorio de NNR apartenas al Elba Grejsmontaro. Temas pri membrigita montetaro konsistanta el tri partoj: Sněžnická hornatina (la plej alta punkto Vysoký Sněžník, 723 m s. m.), Růžovská vrchovina (Růžovský vrch 619 m s. m.) kaj Muroj Jetřichovice. Spite al grandaj diferencoj en la supermaraj altecoj ne temas pri montaro, sed erozia pejzaĝo en kvadraj grejsoj de frua kretaceo kun subaĵo de kristaliniko. La rokmuroj mezuras preskaŭ ĝis 70 metroj kaj la ceteraj rokmuroj kiel kornicoj, turoj aŭ rependaĵoj estas tre abundaj. En la regiono troviĝas ankaŭ pseŭdokarstaj kavernoj – el la plej konataj ekz. Pytlácká sluj, Loupežnická jeskyně kaj Medvědí sluj.[1]

Klimato redakti

 
Roka belvidejo Růžový hřeben vintre
 
Roka belvidejo Růžový hřeben somere

Temas pri milde varma regiono, mezproksimaj temperaturoj, kiuj moviĝas en januaro ĉirkaŭ −3 ĝis −4 °C, en aprilo: 6 ĝis 7 °C, julio: 17 ĝis 18 °C kaj oktobro: 7 ĝis 8 °C. Ofta estas temperatura inverso en valoj aŭ mikroklimato en sinkaĵoj.

Flaŭro redakti

La kanjono de Elbo estas arbaroriĉa pejzaĝo sur malriĉa grejsa subaĵo kun supero de pingloarbaroj (ĝis 65 %), dum kio la natura rilato de foliaj kaj pinglaj mala, prilaborata nur sur Tabulo Růžovská. El pinglaj reprezentajoj estas plej abunda ordinara piceo (Picea abies) – 31 %, arbara pino (Pinus sylvestris) – 29 %, el nedevenaj lariko (Larix) – 3 % kaj vejmuta pino (Pinus strobus) – 1 %. Male preskaŭ mankas blanka abio (Abies alba), kies natura apero tuŝis ĝis 6 %. El foliaj lignaĵoj estas plej ofta eŭropa fago (Fagus sylvatica) – 20 %, penda betulo (Betula pendula) – 9 % kaj kverko (Quercus) – 4 %. unika situacio estiĝinta per kombino de grejsa kaj rivera fenomenoj ebligas tre grandan specian abundecon. Tiu estas subtenata ankaŭ per renkontiĝo de kreskaĵoj tipaj por diversaj supermaraj altecoj. Pro influo de oceana klimato ĉi tie evoluis ankaŭ unika fungoflaŭro. Sur la plataĵo aperas pinaj arbaroj, sur edroj de rokaj muroj boreokontinentaj pinarbaroj kaj la plej ampleksa biotopo estas acidofilaj pinaj pinarbaroj. Al la endanĝerigitaj apartenas ĉi tie blanka abio (Abies alba), arbara arunko (Aruncus vulgaris) kaj marĉa rododendro (Ledum palustre).[4]

Faŭno redakti

El eŭropa vidpunkto temas pri signifa biokoridoro: kunigo kun Nordgermana ebenaĵo ĝis atlantikaj regionoj, kiu ebligas kaj tiroj de salmoj en la teritorion de Ĉeĥio kaj revenon de devenaj specioj. Ekzemplo povas esti renovigo de apero de euŭropa kastoro (Castor fiber). Rilate al malgranda supermara alteco (130–300 m s. m.) estas ankaŭ grava apero de montaraj specioj, preferantaj regionojn kun temperatura invasio en valoj de flankaj alfluantoj de Elbo, kiel resto de lasta glaciepoko. Modela reprezentanto povas esti kurkuliedo Plintus soroeensis devene al KarpatojTroglophilus neglectus el Mediteraneo. Granda rolo apartenas al apartaj longdaŭraj tropikaj ligoj – ekz. inter la ordinara piceo kaj insekto, ĉefe kurkuliedo Acalles boehmei, kies populacio vivas en putriĝanta picea ligno, tial estas grave lasi en la arbaroj falintajn arbojn. En kavernoj vivas vespertoj kaj Troglophilus neglectus. Inter kritike endanĝerigitaj specioj en Ruĝa libro apartenas: migra falko (Falco peregrinus), fiŝaglo (Pandion haliaetus), blankvosta maraglo (Haliaeetus alnbiciolla), Rhinolophus hipposideros, tatarfalko (Falco cherrug), Eliomys quercinus, ridorano (Rana ridibunda), Troglophilus neglectus.[4]

Protekto kaj estontaj planoj redakti

La ĉefa celo estas limigo de senintervena zono, kie oni lasos la teritorion al propravola evoluo kaj iom post iom ŝoviĝado de la tuta regiono al tiu ĉi trendo. Farado nur necesan minadon (hakado por homo danĝeraj lignaĵoj en randaj regionoj), nome dum ekstervegetacia periodo, por ke oni malebligu endanĝeriigon de reproduktado de animaloj, neforigado de putriĝanta ligno, subteno de deverseco perminimuma mastruma eluzado de la pejzaĝo + emfazo al natura komponaĵo kun subpremo de nedevenaj specioj kiel vejmuta pino (Pinus strobus), eŭropa lariko (Larix decidua), ruĝa kverko (Quercus rubra) kaja ŝajnakacia robinio (Robinia pseudoacacia, sin. Robinia acacia). La reguligado de kaprina kaj nigra bestaro. Defendado de estiĝo de kontraŭleĝaj rubodeponejoj en ĉirkaŭaĵo de ŝoseo el Děčín ĝis Hřensko.[4]

Turismo, refreŝigado redakti

Kanjono Elbo estas el turisma vidpunkto malplimultev vizitata teritorio. La plej malnova belvidejo estas artefarite kreita rokteraso Belvedér ĉe Labská Stráň. Natura belvideja loko al la kanjono, Elbo, montogrimpistoj kaj multaj aliaj troviĝas rekte sur limo de la rezervejo. Pli grandan signifon havas montogrimpado, kiu estas ĉi tie tre tradicia afero. Ekzistas ĉi tie 1760 vojoj kaj temas pri la plej frekventata regiono enkadre de Elbaj grejsoj. Ekde la jaro 1994 estas malpermeso de montogrimpado sur malgranda sektoro pro kialo de falado de rokoj, en la jaro 2010 komune kun proklamo de NNR komencis validi tutarea malpermeso de trafikado de montogrimpista agado, sed post mallonga tempo estis sur la teritorio permesita escepto. Nuntempe la montogrimpado estas permesita kun certaj limigoj, kiel malpermeso de uzado de magnesio, enkojnigiloj por sekurigado, surskribado de la rokoj aŭ distrigado de nestantaj birdoj.[2]

Fotogalerio redakti

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Glockner, Petr. (1995) Fyzickogeografické a geologické poměry okresu Děčín, p. 191.
  2. 2,0 2,1 Košťál, M.. (1974) Přírodou Děčínska *I. Děčín: Okresní muzeum v Děčíně, p. 282.
  3. NPR Kaňon Labe. AOPK ČR. Alirita 2016-10-03.
  4. 4,0 4,1 4,2 Plán péče o NPR Kaňon Labe. Ministerstvo Životního Prostředí. Alirita 2012-12-10.

Literaturo redakti

  • Glockner, Petr. (1995) Fyzickogeografické a geologické poměry okresu Děčín, p. 191.
  • Košťál, M.. (1974) Přírodou Děčínska *I. Děčín: Okresní muzeum v Děčíně, p. 282.