Růžová
Růžová (ĝis la jaro 1947 kaj germane Rosendorf) estas municipo de Ĉeĥio en distrikto Děčín. Ĝi situas en PPR Elbaj grejsoj en supermara alteco 280–350 m s. m. El vidpunkto de administra membrigo ties konsisto estas ankaŭ vilaĝo Kamenická Stráň. Vivas ĉi tie 582 loĝantoj (2023).
Růžová | |||
germane Rosendorf | |||
municipo | |||
Konstruaĵo de eksa municipa oficejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Růžová | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Děčín | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Kanjono de Elbo | ||
Montaro | Elba Grejsmontaro | ||
Situo | Růžová | ||
- alteco | 318 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 50′ 32″ N 14° 17′ 38″ O / 50.84222 °N, 14.29389 °O (mapo) | ||
Areo | 17,86 km² (1 786 ha) | ||
Loĝantaro | 582 (2023) | ||
Denseco | 32,59 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1352 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 14 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 566900 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Růžová (Děčín District) | |||
Retpaĝo: obec-ruzova.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Janov, Labská Stráň, Bynovec, Jetřichovice, Hřensko, Srbská Kamenice kaj Arnoltice.
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352. Ĝis fino de la dua mondmilito Růžová apartenis inter la plej grandaj kaj la plej riĉaj municipoj de regiono Děčín, nome ĉefe pro merito de agrikulturo kaj turismo. Troviĝas ĉi tie preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo el la jaro 1711, kiu estis post ampleksa incendio en la jaro 1988 riparita kaj en 2000 denove konsekrita.
Post kelke da jaroj de diskutoj la municipo en la jaro 2004 aprobis aspekton, kiun devus esti nova belvedero sur proksima monteto Pastevní vrch. Belvedero Růženka estis alirebligita al punliko la 21-an de aprilo 2018. Ĝi situas sur loko, kie estadis restoracio, kiu forbrulis en la jaro 1932. Post la jaro 1945 ĉi tie estis objekto de soldata taĉmento kun radaro.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 889 |
1880 | 1 940 |
1890 | 1 874 |
1900 | 1 874 |
1910 | 1 766 |
1921 | 1 429 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 487 |
1950 | 437 |
1961 | 383 |
1970 | 291 |
1980 | 254 |
1991 | 201 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 340 |
2014 | 465 |
2016 | 487 |
2017 | 510 |
2018 | 530 |
2019 | 549 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 558 |
2021 | 551 |
2022 | 583 |
2023 | 582 |
Partoj de municipo redakti
- Růžová
- Kamenická Stráň
Memorindaĵoj kaj interesaĵoj redakti
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Evangelia preĝejo el la jaro 1864
- Duonligna sonorilejo el la 16-a jarcento
- Růžovský vrch nomata Růžák
- Kanjono de Elbo, nacia naturrezervejo
- Dolský mlýn, ruino de historia muelejo sur kunfluejo de Kamenice kaj Jetřichovická Bělá