Regiono Ústí nad Labem
La Regiono Ústí nad Labem (ĉeĥe Ústecký kraj, historie ankaŭ germane Region Aussig an der Elbe) situas en nordokcidento de Bohemio. Oriente ĝi najbaras kun Regiono Liberec, sudoriente kun Mezbohemia regiono, sude ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Regiono Plzeň, sudokcidente ĝi havas limon kun Regiono Karlovy Vary. Nordokcidente ĝi havas la plej longan sektoron de komuna limo kun saksia Germanio. La regiono membras en la eŭroregionoj "Elbo" kaj "Ercmontaro".

Regiono Ústí nad Labem | |||
ĉeĥe: Ústecký kraj | |||
administra unuo | |||
Burgo Střekov en Ústí nad Labem
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ústecký kraj | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | 7
| ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio parte | ||
Montaroj | 4
| ||
Aŭtostradoj | D8 | ||
- Aŭtovojoj | R63, R7, I/7, I/13, I/27 | ||
- Telfero | Telfero Bohosudov - Komáří vížka | ||
- Kluzo | Kluzo Střekov | ||
Najbaras kun | 5
| ||
Kelkaj gravaj urboj | 15
| ||
Interesaj lokoj | 12
| ||
Muzeoj | 4
| ||
Riveroj | 14
| ||
Regiona urbo | Ústí nad Labem | ||
- mezo | Ústí nad Labem | ||
- alteco | 218 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 39′ 30″ N 14° 02′ 30″ O / 50.65833 °N, 14.04167 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Klínovec | ||
- alteco | 1 244 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- situo | forlaso de Elbo el Ĉeĥio | ||
- alteco | 115 m s. m. | ||
Areo | 5 338,67 km² (533 867 ha) | ||
Loĝantaro | 811 169 (2024) | ||
Denseco | 152 loĝ./km² | ||
Naturaj interesaĵoj | Kanjono de Elbo, Pravĉica pordego, Ravinoj de Kamenice | ||
Nacia parko | Bohema Svislando | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | Jana Vaňhová ĈSDP | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Aŭtokodoj | U | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-US | ||
CZ-NUTS | CZ042 | ||
Situo de Ústí nad Labem enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kr-ustecky.cz | |||
Naturkondiĉoj
redaktiLa limon kun Germanio kreas plejparte la montodorso de Ercmontaro, kiu pluetendiĝas ĝis Regiono Karlovy Vary. La plej alta monto de la montaro, la 1244 m alta Klínovec, situas en la limo de ambaŭ Regionoj. En la norda limo la zono de la montaro ŝanĝiĝas en Elbajn grejsojn kun unikaj rokurboj, interkrutejoj kaj turoj ĝis supermara alteco de preskaŭ 400 m. En la landinterno eminentas vulkandevena Bohemia mezmontaro kun la plej alta monto Milešovka. Male la loko, kie Elbo ĉe urbo Hřensko forlasas la ĉeĥan teritorion, estas la plej malalta punkto de la respubliko.
Plimulton de la teritorio de la regiono deakvigas Elbo, kies plej signifaj alfluoj en Regiono estas riveroj Ohře kaj Ploučnice.
La plej grava ŝirmata teritorio estas la nacia parko Bohemia Svislando en Bohemia Svislando, ensumiganta parton de Elba Grejsmontaro. En la regiono estas ankaŭ pliaj ŝirmataj pejzaĝaj regionoj, naturparkoj kaj etareaj ŝirmataj teritorioj.
Administra divido
redaktiLa regiono konsistas el 7 (distriktoj: distrikto Děčín, distrikto Ústí nad Labem, distrikto Litoměřice, distrikto Teplice, distrikto Louny, distrikto Most kaj distrikto Chomutov), en kiuj troviĝas 354 komunumoj inter ili 46 urboj.
Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Rumburk, Varnsdorf, Lovosice, Roudnice nad Labem, Bílina, Litvínov, Žatec, Podbořany, Kadaň.
Historio
redaktiEkde la 10-a jarcento ĉi tie staras pluraj burgoj, kiuj estis apogpunktoj de potenco en Bohemio de la nobela dinastio Premislidoj. Kanonikejo en Litoměřice estis fondita jam en la jaro 1057, en ties skribdokumentoj eblas trovi la plej malnovajn skribaĵojn entute skribitaj ĉeĥe. Gravaj nobelaraj familioj estis Berkidoj el Dubé, Vartemberkidoj, Hrabšicidoj kaj Zajícidoj el Házmburk. De komence de la 13-a jarcento estiĝadis reto de reĝaj urboj Žatec, Louny, Most, Ústí nad Labem kaj Litoměřice. Laste nomitaj fariĝis iom post iom la plej gravaj urboj en norda Bohemio.
Ĉirkaŭ duono de la 18-a jarcento la evoluo estis tre limigita pro ripetataj militoj kun Prusio kontraŭ aŭstria heredaĵo. Kiam servuteco estis malvalidigita, okazis granda prospero de industrio.
Loĝantaro
redaktiDum longa tempo la loĝantaro estis plejparte germanlingva. Antaŭ la dua mondmilito la teritorio de Regiono Ústí estis forŝirita de Ĉeĥoslovakio kaj aligita al Germanio. Post la milito la germana loĝantaro estis male elpelita kaj la teritorion priloĝis ĉeĥoj, slovakoj, volynaj ĉeĥoj kaj ciganoj.
La statistiko de la jaro 2002 enhavas la sekvajn datenojn:
"Regiono | areo (km²) | loĝantoj | meznombra aĝo |
komunumoj |
Děčín | 909 | 133.631 | 38,3 | 52 |
Chomutov | 935 | 124.744 | 37,2 | 44 |
Litoměřice | 1.032 | 114.497 | 39,1 | 105 |
Louny | 1.118 | 85.830 | 38,3 | 70 |
Most | 467 | 116.786 | 38,1 | 26 |
Teplice | 469 | 126.635 | 38,7 | 34 |
Ústí nad Labem | 405 | 117.589 | 38,4 | 23 |
Aliaj setlejoj
redaktiEkonomio
redaktiTrafiko
redaktiElbo estas grava arterio de ŝiptransporto, kiu kunigas la enlandan Ĉeĥion kun Norda maro. Grava fervojlinio el Prago ĝis Dresdeno kondukas laŭlonge laŭ la rivero kaj iom pli malproksime de la rivero kondukas internacia landvojo kaj estonta aŭtostrado D8 kunigonta tiujn ĉi du urbojn.