Bobří potok (esperante: Kastora rojo) estas akva fluanto apartenanta en akvokoletan areon de rivero Ploučnice en nordo de Bohemio. Ĝi trafluas tra distrikto Děčín kaj distrikto Česká Lípa sur dislimejo de Regiono Ústí nad Labem kaj Regiono Liberec. Ĝi fontas sub monto Buková hora en Bohemia mezmontaro, ĝi akvigas survoje sistemon de Holanaj fiŝlagoj kaj finas en Novkastela fiŝlago proksime de municipo Zahrádky en ĉirkaŭaĵo de Česká Lípa.

Bobří potok
esperante: Kastora rojo
rojo
Bobří potok kaj ĝia akvofalo
Oficiala nomo: Bobří potok
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Ústí nad Labem, Regiono Liberec
Distriktoj Distrikto Děčín, Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Trarompejo Mnichova breĉo
Fontrivero Bobří potok
 - situo deklivo de Buková hora ĉe Příbram, Bohemia mezmontaro

 - alteco 594 m
 - koordinatoj 50° 40′ 17″ N 14° 14′ 23″ O / 50.67139 °N, 14.23972 °O / 50.67139; 14.23972 (mapo)
Enfluejo Robečský potok
 - situo Novozámecký rybník ĉe Zahrádky

 - alteco 258 m
 - koordinatoj 50° 37′ 37″ N 14° 33′ 05″ O / 50.62694 °N, 14.55139 °O / 50.62694; 14.55139 (mapo)
Suma longo 28,1 km (17 mi)
Suma akvokolektejo 126,9 km² (12 690 ha)
Trafluo
 - mezproksima 0,71 /s
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Hidrologia vico 1-14-03-070
Situo de la fonto enkadre de Ĉeĥio
Situo de la fonto enkadre de Ĉeĥio
Situo de la fonto enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bobří potok
Portalo pri Ĉeĥio

Priskribo de la fluo redakti

 
Ŝtona ponto trans Bobří potok ĉe Hrázský rybník
 
En Kravaře Bobří potok fluas preter remparoj de la municipo
 
Antaŭ enfluo en Mnichovan trarompejon

Ĝi fontas en alteco 594 m s. m. sub monto Buková hora sur katastro de vilaĝo Příbram. Ĝi trafluas unue direkte al oriento tra Příbram, Verneřice, Loučky, ĝi kreas akvofalon Bobří vodopád en naturmemorindaĵo Bobří soutěska, poste ĝi turniĝas al sudo tra Kravaře. Ĉi tie ĝi denove returniĝas al la oriento tra vilaĝoj Sezímky kaj Stvolínky. Malantaŭ ili ĝi akvigas vicon da malsekejoj kaj fiŝlagoj – Dolanský, Hrázský, Milčanský kaj Holana fiŝlago (vidu Holanajn fiŝlagojn). Proksime de municipo Zahrádky ĝi kuniĝas kun rojo Dolský potok kaj akvigas de sudo la protektitan Novozámecký rybník (nacia naturrezervejo en Ĉeĥio), kien ĝi alfluas tra Mnichova breĉo ĉe Zahrádky. Tie ĝiaj akvoj finiĝas. Fiŝlago Novozámecký rybník estas akvigata ankaŭ de Robečský potok de oriento, forfluo el ĝi tra Novkastela trarompejo estas nomita kiel daŭrigo de rojo Robečský potok. Tiu malantaŭ Česká Lípa ĉe dubica sablominejo el la maldekstra flanko enfuiĝas ĝis Ploučnice, kiu poste tranĉas la orientan parton de Bohemia mezmontaro kaj celas al nordokcidento al kunfluejo kun rivero Elbo en Děčín.

La akvokolekta areo estas 126,9 km², la longeco de la fluanto 28,1 km, mezproksima trafluo ĉe enfluejo 0,71 m³/sec.

Uzo redakti

La supra parto de la rojo estas en zorgo de fiŝkaptista regiono MO ČRS Děčín, ĝi estas markita kiel protektita truta akvo n-ro 443 061 kun malpermeso de fiŝkaptado. Poste ĝi estas en zorgo de MO ČRS Žandov (443060). La akvigata sistemo de Holanaj fiŝlagoj havas diversajn proprumantojn.

Inundoj redakti

La rojo de tempo al tempo venas ĝis la 3-a inunda grado kaj ĝi inundigas municipojn sur ĝia fluo.