Mnichova breĉo
Mnichova breĉo (ĉeĥe: Mnichovská průrva) estas artefarite kreita kanalo servanta kiel tralasejo de unu el akvoprovizado de Novkastela fiŝlago el Bobří potok en distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec.
Mnichova breĉo | |
ĉeĥe: Mnichovská průrva | |
kanalo | |
Vido al Mnichova trarompejo
| |
Oficiala nomo: Mnichova breĉo | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Zahrádky |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Mnichov u Zahrádek |
Montaro | Ralska montetaro |
Rojo | Bobří potok |
Situo | Mnichova breĉo |
- koordinatoj | 50° 37′ 20″ N 14° 32′ 12″ O / 50.62222 °N, 14.53667 °O (mapo) |
Estiĝo | 14-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Mnichovská průrva | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Priskribo de la loko
redaktiMnichova breĉo troviĝas sur katastro de municipo Zahrádky ĉe Česká Lípa. Ĝi akvigas proksiman Novkastelan fiŝlagon Bobří potok tra artefarite kreita kanalo en grejsaj rokoj. Enlasaĵo en antaŭe kelkoble pli grandan fiŝlagon sekurigis baraĵoj. Tra la breĉo sur la supraĵo de la rokoj estis en la 18-a jarcento konstruita volbita ponto, sur kiu hodiaŭ kondukas ŝoseo I/9 de Česká Lípa ĝis Doksy, eventuale plu ĝis Prago tra vojkruciĝo en Jestřebí. Proksime de la ponto estas en la roko hakitaj ŝtupoj, sur kiuj eblas malsupreniri ĝis surfaco en rokĉambron, kiu servis kiel doko de ŝipetoj. La breĉon de Novkastela fiŝlago apartigas ampleksa regiono de malsekejoj kun kanoj.
La breĉo akiris sian nomon laŭ vilaĝo Mnichov, kiu situadis proksime kaj kiu pereis en la paso de tridekjara milito.
Interesaĵo
redaktiLa interesan breĉon uzis filmistoj kiel kulison al fabela fimo Nesmrtelná teta.
Pluaj fotoj
redakti-
Mnichova breĉo kaj Bobří potok