Mnichov (Zahrádky)

(Alidirektita el Mnichov u Zahrádek)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mnichov

Mnichov u Zahrádek estis vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa pereinta post la jaro 1450. Restis post ĝi kelke da kulturaj memorindaĵoj kaj loka nomigo. Ili estas ĉiuj sur katastro de municipo Zahrádky proksime de rojo Bobří potok kaj krom ili restis ĉi tie neniu domo.

Mnichov u Zahrádek
pereinta vilaĝo
Preĝejo de sankta Barboro
Oficiala nomo: Mnichov u Zahrádek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Zahrádky
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Rojo Bobří potok
Situo Mnichov u Zahrádek
 - koordinatoj 50° 37′ 31″ N 14° 31′ 46″ O / 50.62528 °N, 14.52944 °O / 50.62528; 14.52944 (mapo)
Katastro 7,06 km² (706 ha) Zahrádky u České Lípy
Pereo 1450
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mnichov (Zahrádky)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

 
Mnichova breĉo
 
Statuo de sankta Wilgefortis

Estas dokumentita ekzistado de vladika dinastio de senjoroj el Mnichov en la jaroj 1376 – 1556, kiuj estis ĉe estiĝo de proksima municipo kaj Zahrádky. Ĉe la vilaĝo estis pro decido de reĝo Karolo la 4-a konstruita la tn. Mnichova breĉo. En la vilaĝo ili havis burgejon kaj posedantuman preĝejon. La vilaĝeto pereis post la jaro 1450. Je 100 jaroj pli poste estis sur ĝia loko konstruita nova preĝejo de sankta Barboro kun tombejo kaj memstara sonorilejo. La preciza situo de la vilaĝo ne estas fidinte dokumentita, krom la loko kun la ekzistanta preĝejo estas eblaj kelkaj pluaj variantoj en la ĉirkaŭaĵo de Zahrádky.

Memorindaĵoj redakti

Sankta Wilgefortis redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sankta Wilgefortis.

Sur la ruĝa devojiĝo de la preĝejo de sankta Barboro piediranto venos al Mnichova trarompejo. Antaŭe estas statuo de barba sankta Wilgefortis, kiun ĉi tien lasis konstrui familio de Kounicidoj en la jaro 1705. Tiam apartenis al ili la ĉi tiea pejzaĝo.

Mnichova breĉo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mnichova breĉo.

La mezepoka konstruaĵo de Mnichova breĉo en rokoj por akvoj de rojo Bobří potok akviganta Novkastelan fiŝlagon.

Transporto kaj vojaĝtrafiko redakti

La plej proksima komuniko per trajno sur (fervojlinio 087) aŭ per aŭtobusoj estas en municipo Zahrádky. Sur supraĵo de Mnichova breĉo kondukas mallarĝa frekventata ŝoseo I/9 de Česká Lípa direkte al DoksyPrago, ne estas ĉi tie parkumaj lokoj.