Stvolínky

Stvolínky (germane Drum) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas sur dislimejo de Ralska montetaro kaj Bohemia mezmontaro (la propra municipo Stvolínky situas en unue nomita tutaĵo, en apudrivera ebenaĵo de rojo Bobří potok). Al nordo de Stvolínky trafas PPR Bohemia mezmontaro, el sudo poste per rando ĝin apudas PPR Kokořínsko. En Stvolínky troviĝas samnomata kastelo. Vivas ĉi tie 328 loĝantoj (2023).

Stvolínky
germane Drum
municipo
Kastelo en Stvolínky
Blazono
Oficiala nomo: Stvolínky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Stvolínky
 - alteco 289 m s. m.
 - koordinatoj 50° 37′ 56″ N 14° 25′ 43″ O / 50.63222 °N, 14.42861 °O / 50.63222; 14.42861 (mapo)
Areo 12,65 km² (1 265 ha)
Loĝantaro 328 (2023)
Denseco 25,93 loĝ./km²
Unua skribmencio 1197
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 02
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 562114
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stvolínky
Retpaĝo: www.obec-stvolinky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1197, kiam vladiko Hroznata, fondinto de Monaĥejo Teplá okcidente de Bohemio, donacis la vilaĝon al Zdeslavov kaj al liaj fratoj.

Partoj de municipo redakti

Al Stvolínky apartenas Kolné, Novina, Stvolínecké Petrovice kaj Taneček.

Transporto redakti

Ĉe la municipo estas fervoja haltejo Stvolínky sur fervojlinio 087 el Lovosice ĝis Česká Lípa.

Pluaj fotoj redakti