Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha

Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha estis proklamita en la jaro 1976 kiel PPR Kokořínsko en regiono, kiu en la pasinteco nomiĝis Polomené hory, Dubaj rokojDuba Svisujo (Daubaer Schweiz). Al la 1-a de septembro 2014 la PPR estis disvastigita je sia dua, neliganta parto kun areo 136 km² de nomo Regiono de Mácha, etendiĝanta en nordorienta ĉirkaŭaĵo de Lago de Mácha.

Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha
(Dubské skály aŭ Dubské Švýcarsko)
ĉeĥe: Chráněná krajinná oblast
Kokořínsko – Máchův kraj
naturrezervejo
Oficiala nomo: Chráněná krajinná oblast Kokořínsko – Máchův kraj
Kromnomo: Dubaj rokoj, Duba Svisujo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Liberec, Mezbohemia regiono, Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Semily
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha
 - koordinatoj 50° 29′ 41″ N 14° 32′ 02″ O / 50.49472 °N, 14.53389 °O / 50.49472; 14.53389 (mapo)
Areo 410,00 km² (41 000 ha)
Proklamo 1976
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: CHKO Kokořínsko – Máchův kraj
Retpaĝo: www.kokorinsko.ochranaprirody.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

La protektita pejzaĝa regiono prenas areon ĉirkaŭ 410 km². Ĝi apartenas al la plej belaj regionoj de ĉirkaŭaĵoj de Mělník, Česká Lípa, Mladá Boleslav kaj la tuta Bohemio. La pejzaĝo havas kanjonan karakteron, en la norda parto ĝi ŝanĝiĝas en montetaron, estas por ĝi tipaj grejsaj rokoj, el kiuj multaj kreas diversajn formojn - rok-elpendaĵojn, etajn kavernojn, niĉojn kaj kornicojn. Polomené hory simile kiel Bohemia mezmontaro estiĝis fine de terviaro, kiam okazis disrompo de reliefo kaj trapenetro de bazalta kaj fonolita magmo al la tera surfaco.

Pluaj fotoj redakti

Rilataj artikoloj redakti