Kovriloj de Mšeno
Kovriloj de Mšeno (ĉeĥe: Mšenské pokličky) estas rokformacio en distrikto Mělník en la katastra teritorio Mšeno. Ili troviĝas super Kokořínský důl en samnomata naturrezervejo, apud elirejo de ravino nomata Močidla, inter domaro Vojtěchov kaj solejo Hlučov. La supraj tabuloj de – kovriloj – estas kreataj de ferozaj vulgargrejnaj grejsaj ĝis konglomeraĵoj, diversloke pli ol unu metro fortaj, kiuj kovras neregulajn detranĉitajn konusojn el pli malmolaj grejsoj kunigataj per kaolina mastiko.[1] La plej grandega kovrilo havas dimensiojn proksimume 6 × 5 × 1,5 m, la alteco de tiu ĉi formacio estas ĉirkaŭ 12 m. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas ankaŭ formacioj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ tro nerememorigas kovrilojn, sed ili prezenzas la tn.embriajn formojn, el kiuj pase de la tempo la kovriloj evoluiĝos, dume tiuj hodiaŭaj jam tute subiĝos al erozio kaj iliaj supraj tabuloj kraŝiĝos.
Kovriloj de Mšeno | |
ĉeĥe: Mšenské pokličky | |
rokformacioj | |
Kovriloj de Mšeno
| |
Oficiala nomo: Kovriloj de Mšeno | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Mělník |
Municipo | Mšeno |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | PPR Kokořínsko |
Montaro | Doksa montetaro |
Situo | Kovriloj de Mšeno |
- koordinatoj | 50° 27′ 19″ N 14° 35′ 23″ O / 50.45528 °N, 14.58972 °O (mapo) |
Geologia konsisto | Grejso |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Mšenské pokličky | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Alirebleco
redaktiLa kovriloj de Mšeno estas alireblaj sur blua turisma pado kondukanta el Mšeno ĝis Jestřebice. La plej proksima aŭtobusa haltejo estas Kokořín, Hlučov, en distanco de Kovriloj nur proksimume 250 metrojn.
Pluaj fotoj
redakti-
Kovriloj de Mšeno
-
Kovriloj de Mšeno
-
Kovriloj de Mšeno