Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bezděz

Bezděz estas burgruino en Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Liberec, distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas sur monteto Bezděz (606 m) en Doksa montetaro, super municipo Bezděz, proksime de lago Máchovo jezero, 6 km sudoriente de urbo Doksy. Unu el plej elstaraj gotikaj burgoj en Bohemio, pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Bezděz

Bezděz el elaviadila vido

Bezděz el elaviadila vido
burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 32′ 21″ N, 14° 43′ 13″ O (mapo)50.53916666666714.720277777778Koordinatoj: 50° 32′ 21″ N, 14° 43′ 13″ O (mapo)
Bezděz (Ĉeĥio)
Bezděz (Ĉeĥio)
DEC
Bezděz
Bezděz
Situo de Bezděz
Map
Konstruita 12651278
Celo administra centro de ampleksa reĝa senjorujo kaj al ties ŝirmo
Devena posedanto Přemysl Otakar la 2-a
Retadreso Oficiala burga retpaĝo
vdr
Bezděz

Historio redakti

Post kolonigado en la 12-a jarcento tiu ĉi parto de teritorio de norda Bohemio prezentis jam tutigitan reĝan posedaĵon. Burgoj ĉi tie konstruataj estis prezentontaj signifajn apogpunktojn de la reĝa administrado. Burgo Bezděz estis konstruita en la jaroj 12501280 kaj ĝi plenumis postulojn de nealirebla kaj samtempe reprezentanta reĝa sidejo. Přemysl Otakar la 2-a alvokis, por konstrui la burgon, konstruintojn konstruantaj proksiman monaĥejon en Hradiště. Tiel elkreskis la konstruaĵo en intencoj de cisterciana-burgunda gotiko. Venceslao la 4-a pli malfrue fortikigis ankaŭ kontraŭe starantan Malgrandan Bezdězon per simpla remparo kun bastiono, por ke ĝi servu kiel antaŭfortikaĵo de la burgo. En la paso de la 15-a kaj la 16-a jarcento la burgo alternigis kelke da posedantoj. Albrecht z Valdštejna volis ŝanĝi la burgon en barokan fortikaĵon, kiu plenigus sistemon de burgoj, ŝirmanta ties dominaĵon. En la jaro 1636 imperiestro Ferdinando la 2-a donacis la burgon kun kelke da vilaĝoj al monserataj benediktinoj, sed rekonstruo de la burgo povis realiĝi por bezonoj de la ordeno nur kiam finiĝis la tridekjara milito. En la jaro 1666 estis en la burgon transportita kopiaĵo de statuo de Madono Monserata kaj la burgo fariĝis pilgrima loko. La donacoj katenis atentemon de Prusio|prusiaj soldatoj, kiuj okupis la burgon. Ilian rabadon finis senrespektaj serĉantoj de trezoroj. En la jaro 1785 Jozefo la 2-a malvalidigis la manaĥejon kaj la pilgrimoj en Bezdězon estis malpermesitaj. Nur romantismo de la 19-a jarcento revivigis intereson pri la burgo. Karel Hynek Mácha enmetis en ties ĉirkaŭaĵon enhavon de sia verko Máj, Bedřich Smetana revivigis ĝin en opero Sekreto de mito pri trezoro kaj sekreta koridoro.

Eksteraj ligiloj redakti