Fonolito
speco de vulkana petro
Fonolito estas malofta vulkana petro, kies sono, kiam ĝi estas frapita, similas metalan, sonoran frapsonon.

Fonolito el Svedio
La metaleca sonorado de fonolito en Cerro de la Campana, Meksiko
PriskriboRedakti
Fonolito estas vulkana petro, kies kemia enhavo estas meza inter feldspata kaj magnezifera. La grando de la grajno povas esti aŭ malgranda aŭ porfireca (de miksitaj grandoj). Fonolito aspektas verda aŭ griza.
EkzemplojRedakti
Fonolito estas trovebla en la tuta mondo. Jen kelkaj ekzemploj de fonolitoj:
EtimologioRedakti
La nomo fonolito devenas de la helenaj φωνή “sono” kaj λῐ́θος “ŝtono”, pro la karakteriza metaleca sonora frapsono.
Eksteraj ligilojRedakti
- Kavka, Josef. (1982) “Fonolitoj kontribuas al ŝparado de energio”, Seminario pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (esperante), p. 29.
- Phonolith bei Kleinostheim - Gestein des Jahres 2014 (germane).