Lovosice
Lovosice estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice regiono Ústí nad Labem troviĝanta sur maldekstra bordo de rivero Elbo proksimume 6 km okcidente de Litoměřice. En la urbo loĝas 8 803 loĝantoj (2023). Al la urbo apartenas estinta vilaĝo Prosmyky.
Lovosice | |||
germane Lobositz | |||
urbo | |||
Urbo Lovosice de sur montopinto Lovoš
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lovosice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Lovosice | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Lovosice | ||
- alteco | 151 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 30′ 54″ N 14° 03′ 03″ O / 50.51500 °N, 14.05083 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Lovoš | ||
- alteco | 570 m s. m. | ||
Areo | 11,89 km² (1 189 ha) | ||
Loĝantaro | 8 803 (2023) | ||
Denseco | 740,37 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Radobýl | ||
Unua skribmencio | 1143 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 410 02 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 565229 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 16 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.lovosice.com | |||
![]() |
La urbo troviĝas sub monto Lovoš (570 m s.m.), kiu fariĝis dominanto de la ĉirkaŭaĵo. El la monto videblas la tuta urbo longa ĉirkaŭ 5 km. Pro tiu ĉi longeco (kaj mallarĝeco) oni diras en Ĉeĥio, ke io estas "longa kiel Lovosice". Plua dominanta monto estas Radobýl (399 m s.m.) sur alia bordo de la rivero. Ĉi tiu regiono estas fama pro kultivado de vito. En la urbo troviĝas precipe ĥemia kaj manĝovara industrio. Lovosice estas ankaŭ grava trafiknodo. En ĝi troviĝas riverhaveno, fervoja stacidomo por 5 trakoj kaj sude de la urbo kondukas aŭtoŝoseo D8 Praha - Dresden.
HistorioRedakti
La regiono estas setlita de 6-a jarmilo antaŭ nia erao. Post alveno de slavoj ĉi tie estis granda fortikigita foirejo kun komerca haveno. Lovosice estas tial ankaŭ unu el lokoj, pri kiu oni diskutis, ĉu ĉi tie ne situis Canburg, la serĉata frue mezepoka burgejo, kiun ne sukcesis konkeri soldataro de Karolo la Granda. Unua skriba mencio pri la urbo devenas nur el jaro 1143. Post batalo sur Blanka monto (1620) venis al Lovosice multaj germanoj, kiuj rapide akiris plimulton el la loĝantaro. En jaro 1845 damaĝis la urbon granda inundo, kiu tute detruis 12 domoj kaj parte pluajn 58. Dum eĉ pli granda inundo en jaro 2002 estis detruita neniu domo.
En jaro 1850 estis finkonstruita fervojtrako el Prago, kiu pluan jaron daŭrigis al Dresdeno. La unua ĥemia fabriko estis fondita en jaro 1900.
MemorindaĵojRedakti
- Preĝejo de Sankta Venceslao el jaro 1745
- Secesia urbodomo