Maximilian Bittner

aŭstra orientalisto

Maximilian BITTNER (naskiĝinta la 12-an de aprilo 1869 en Lovosice, mortinta la 7-an de aprilo 1918 en Mödling) estis aŭstra orientalisto.

Studis li ĉe la universitato de Vieno doktoriĝonte en 1892. Habilitiĝo sukcesis en 1896, Viene. En 1904 li fariĝis eksterorda, en 1906 orda profesoro pri orientalaj lingvoj. Tamen li intertempe docentis ankaŭ ĉe la Diplomatia akademio de Vieno. De 1912 li estis koresponda, de 1914 orda membro de Aŭstra Akademio de Sciencoj.

Skribaĵoj (elekto)

redakti
  • Der vom Himmel gefallene Brief Christi in seinen morgenländischen Versionen und Rezensionen. Wien 1906
  • Studien zur Laut- und Formenlehre der Mehri-Sprache in Südarabien. Wien 1909–1914.
  • Die heiligen Bücher der Jeziden oder Teufelsanbeter (kurdisch und arabisch). Nebst einer grammatischen Skizze. Wien 1913.
  • Vorstudien zur Grammatik und zum Wörterbuche der Soqoṭri-Sprache. Wien 1913–1918.

Eksteraj ligiloj

redakti