Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Eger (apartigilo)

Ohře, (antaŭe ĝi nomiĝis ankaŭ Ohara; germane Eger), estas rivero en Bavario kaj okcidenta Bohemio. Ĝi fontas en la bavara Fichtelgebirge, fluas inter Ercmontaro kaj Doupov-Montaro (Montaro de Duppau) orienten kaj de maldekstre enfluas Elbon. La rivero estas ĉirkaŭ 302 km longa (256 km en nuna Ĉeĥio). La teritorio, el kiu ĝi forkondukas akvon, ampleksas 6631 kvadratajn kilometrojn. Post la unuaj 54 kilometroj en Bavario ĝi plufluas tra teritorio de Bohemio en kiu ĝis 1945 grandparte vivis germanlingvanoj, malpligrandparte ĉeĥlingvanoj, unue tra la historia regiono Egerlando nomata laŭ la rivera nomo, poste tra aliaj pejzaĝoj de Sudetio; tial jen pri geografiaj nomoj ĉiam menciiĝas kaj la ĉeĥa kaj la germana nomoj.

Ohře
Rubando de Eger en Loket
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio (Bavario) kaj en Ĉeĥio
Rivera reto Elbo
Longeco 316 km
Akvokolekta areo 5 614 km²
Fluo
Fonto en Fiĥtela montaro
- Alteco super marnivelo 752 m
- Koordinatoj 50° 4′ 28″ N, 11° 49′ 33″ O (mapo)50.07444444444411.825972222222
Enfluejo en Litoměřice en la Elbon
- Alteco 136 m
- Koordinatoj 50° 31′ 43″ N, 14° 8′ 9″ O (mapo)50.52861111111114.135833333333
Geografio
Trairataj mezgrandaj urboj Cheb, Sokolov, Karlovy Vary
Alfluantoj
- Maldekstraj Selbbach, Silberbach, Großbach, Slatinný potok. Fleißenbach, Libocký potok, Zwodau, Rolava, Bystřice, Hutná, Chomutovka, Rosovka
Kurso de Eger en Nordböhmen (de)
Kurso de Eger en Nordböhmen (de)
Map
Ohře
vdr
la rivero ĉe Tršnice (Tirschnitz), urboparto de Cheb (Eger), en 1985

Situo kaj fluo de la rivero redakti

La rivero Ohře / Eger forkondukas akvon de la tuta ĉeĥa parto de Ercmontaro. Ĝi fluas tra la valo, kiu disigas Ercmontaron de Doupov-Montaro (Montaro de Duppau). Ĝi fontas en Bavario, fluas preter la urboj Cheb (germane Eger) kaj Sokolov (Falkenau an der Eger) kaj ĉirkaŭfluas la historian urbeton kaj burgon Loket (Elbogen), kie ĝia river-meandro havas formon de "kubuto" (ĉeĥe: loket, germane: Ellbogen). Poste la rivero pasas la Svatoŝajn rokojn (Hans-Heiling-Felsen).

La rivero fluas pluen al Karlovy Vary (Karlsbad) en kies areo estas la Akva rezervujo Skalka, tuŝas la urbon Ostrov (Schlackenwerth), trairas pitoreskan valon sub la Roko de Šemnice (Hermannstein), trafluas la banlokon Kyselka (Gießhübl-Sauerbrunn), la vilaĝon Radošov (Rodisfort), direktiĝas al la urboj Klášterec nad Ohří kaj Kadaň (Kaaden), tiam la urbo Žatec, Postoloprty, Louny, Liboĥovice kaj apud la urbo Terezín (Theresienstadt) ĝi enfluas en la ĉefan riveron de Ĉeĥa respubliko - en Labe (germane Elbe, esperante: Elbo).

Trafika vojo redakti

Laŭ la rivero Ohře / Eger jam en pratempo gvidis natura komerca vojo el okcidentaj teritorioj al centro de Ĉeĥio ... al Kadaň (Kaaden) kaj al Prago. La vojon gardis vico da burgoj - ekzemple Cheb (Eger), Loket (Elbogen) kaj multaj aliaj, kiuj hodiaŭ estas ruinoj. Tra la valo akompanas la riveron ankaŭ nun ŝoseo kaj fervojo de Cheb (Eger) tra Karlovy Vary (Karslbad) al Chomutov (Komotau).

Historio redakti

La malnova landa komerca vojo, nomata ankaŭ "reĝa", havis grandan signifon. Jam en la malnovaj dokumentoj (datitaj de la jaro 1226) oni povas legi ekzemple, ke ĉe civito Radošov (Rodisfort) estis travadejo, en la loko, kie la rivero disvastiĝas. Ĝi estis nomata "travadejo de Radovan". Jam dum la regado de reĝo Karolo la IV-a estis tie konstruita ponto en 1364. Ĉar la ponto estis ligna, ĝi kelkfoje forbrulis aŭ estis detruita dum inundoj. Ankaŭ en la jaro 1986 denove la ligna ponto forbrulis - ĝi estis farita en la 18-a jarcento, estis 66 m longa, 10 m larĝa, ŝindokovrita kaj staris sur tri kolonoj el granitaj ŝtonblokoj. Poste tie estis nur provizora ponteto kaj restaĵoj de la kolonoj estis kovritaj. Oni preparis rekonstruon de tiu elstara teknika laboraĵo de estinteco. Rekonstruado komencis somere en la jaro 2001.

Alfluoj redakti

  • Rösla
  • Fleißenbach (Plesná)
  • Wondreb (Odrava)
  • Leibitschbach (Libocký potok, orienta limo de la historia Egerlando)
  • Zwodau (Svatava)
  • Rolava (Rohlau)
  • Teplá (Tepl)
  • Bystřice (Wistritz)
  • Liboc (Aubach)
  • Chomutovka (Assigbach)

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti