Louny
Louny estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en nordokcidenta Bohemio, ĉe la rivero Ohře, en Regiono Ústí nad Labem. En 2024 ĝi havis 18 053 loĝantojn.
Louny | |||
germane Laun | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Louny | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Louny | ||
Administra municipo | Louny | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Memorindaĵo | Preĝejo de sta Nikolao | ||
Rivero | Ohře | ||
Situo | Louny | ||
- alteco | 185 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 21′ 26″ N 13° 47′ 49″ O / 50.35722 °N, 13.79694 °O (mapo) | ||
Areo | 24,27 km² (2 427 ha) | ||
Loĝantaro | 18 053 (2024) | ||
Denseco | 743,84 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Unua skribmencio | 12-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 440 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0424 | ||
NUTS 5 | CZ0424 565971 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 23 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Louny | |||
Retpaĝo: www.mulouny.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La urbo estas nomata "Suda pordego al Bohemia mezmontaro".
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Raná, Smolnice, Chlumčany, Chraberce, Černčice, Postoloprty, Cítoliby, Jimlín, Lenešice, Chožov, Blšany u Loun, Brodec, Vršovice, Líšťany kaj Dobroměřice.
Historio
redaktiEn komerca vojo Saksion en la jaro 1115 rememorigas sin vilaĝo Lúny, kiu unue gardis travadejon kaj ekde la fino de la 13-a jarcento ponton trans la rivero. En la jaro 1253 la reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis la urbon, enloĝigita de saksiaj koloniintoj. Bazplano de la urbo estis ovala, centro estis longforma placo, paralele kun ĝi kondukis tri longaj stratoj. La urbo estis ĉirkaŭbarita per remparoj kaj malfermita per du pordegoj – Žatecká-pordego kaj Praga-pordego.
Dum husanaj militoj Louny staris je flanko de kaliko kaj komune kun Žatec kaj Slaný kreis urban asocion. Dum nobelaraj ribeloj (1547 kaj 1618) ĝi alkliniĝis al flanko de nobelaro kaj ĝi estis punita pro tio. La urbo suferis ankaŭ pro multnombraj incendioj, la plej grandaj en la jaroj 1517 kaj 1849.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 260 |
1880 | 5 561 |
1890 | 19 639 |
1900 | 10 212 |
1910 | 11 484 |
1921 | 12 266 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 11 896 |
1950 | 11 956 |
1961 | 12 209 |
1970 | 13 142 |
1980 | 23 034 |
1991 | 20 812 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 19 639 |
2011 | 18 121 |
2014 | 18 476 |
2016 | 18 407 |
2017 | 18 501 |
2018 | 18 446 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 18 351 |
2020 | 18 313 |
2021 | 17 563 |
2022 | 17 760 |
2023 | 18 121 |
2024 | 18 053 |
Membrigo de la urbo
redaktiLouny konsistas el tri lokaj partoj, kiuj estas la identaj kun katastraj teritorioj (parto Brloh ne koneksas kun la urbo rekte, de Louny apartigas ĝin katastroj de municipoj Cítoliby kaj Chlumčany):
Kampurbo Cítoliby kaj ankaŭ municipoj Černčice, Dobroměřice, Chraberce, Líšťany, Obora, Raná, Veltěže kaj Vršovice estis antaŭe konsistoj de la urbo.
Vidindaĵoj
redakti- Preĝejo de Sankta Nikolao - unu el la plej valoraj konstruaĵoj de malfrugotika eklezia arkitekturo en Ĉeĥio - trinava konstruaĵo kun 60m alta turo estis konstruita en 1517-1538 de Benedikt Ried kaj fine de la 19-a jarcento adaptita sub gvido de la lokaj naskiĝintoj Josef Mocker kaj Kamil Hilbert; ĉirkaŭirejo de la turo estas publike alirebla
- urbaj remparoj - kelkcent metroj longa muregaro, Žatecká-pordego el 1500, du kanonbastionoj kaj prisma turo
- kolonio de familiaj domoj de laboristoj de la fervoja riparejo; projektita en 1909 de Jan Kotěra - interesa projekto kiu pro milito estis neniam finita(ĝia parto devis esti ankaŭ preĝejo, lernejo kaj sociaj servoj)
- galerio - troviĝas en domo de la eksa urba bierfarejo, post rekonstruo farita en 1998 de Emil Přikryl - prezentas daŭran ekspozicion pri la ĉeĥa abstrakta arto de la 20-a jarcento, precipe de geometria konstruktivismo
- muzeo - en gotika domo de Sokolů z Mor, kun daŭra ekspozicio pri historio de la husmovado en nordokcidenta Bohemio kaj kun diverstemaj aktualaj ekspozicioj
- funkciisma preĝejo de la evangelia eklezio, konstruita en 1932 laŭ la projekto de la loka arkitekto Pavel Bareš
Famaj personoj
redaktiEn la urbo naskiĝis
- poeto Jaroslav Vrchlický (1853–1912)
- verkisto Jaroslav Hilbert (1871–1936)
- arkitekto Kamil Hilbert (1869–1933)
- arkitekto Josef Mocker (1835-1899)
- novelisto Karel Konrád (1899-1971)
- matematikisto Vladimír Hlavatý (1894-1969)
- kapitano Otakar Jaroš (*1912), kiu en la jaro 1943 mortis en Sovetunio en batalo ĉe la urbo Sokolovo
Ĝemelurboj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝaro de la distrikta muzeo ĉeĥe, angle, germane