Jan Kotěra (naskiĝis la 18-an de decembro 1871 en Brno - mortis la 17-an de aprilo 1923 en Prago) estas elstara, internacie aprezata ĉeĥa arkitekto kaj grafikisto, profesoro de Artmetia Altlernejo kaj Figurarta Akademio en Prago. Li estas konsidera kiel pioniro de modernismaj principoj en arkitektura kreado.

Jan Kotěra
Jan Kotěra (1914)
Jan Kotěra (1914)
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1871 (1871-12-18)
en Brno
Morto 17-an de aprilo 1923 (1923-04-17) (51-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko Trmal's Villa
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo arkitektopedagogo • pentristo • universitata instruisto • scenografo • dezajnisto • grafikartisto • instruistourbanizisto
vdr
busto de Jan Kotěra en Prago

Li trapasis stilan transformon ekde secesio (Nacia domo en Prostějov, Domo de Peterka en Prago, Distrikta domo en Hradec Králové) ĝis principoj de individueca modernismo kun propra koncepto de klasikiga formo (Ŝtata scienca biblioteko kaj Orientbohemia muzeo en Hradec Králové, propra vialo en Prago-Vinohrady, Jura fakultato en Prago, banko Slavia en Sarajevo). Li okupiĝis pri reformo de loĝado, pri projektoj de vilaoj influitaj de popola kaj angla arkitekturo (vilaoj de Trmal, Tonder kaj Sucharda en Prago) kaj de novaj tipoj de laboristaj loĝkvartaloj (Zlín, Louny).

Tipaj kaj alttaksataj trajtoj de liaj konstruaĵoj estas pura travidebla dispozicio, asimetria, tamen harmonia kompozicio, forma bunteco, figurarta logikeco kaj inĝenia inventemo.

Literaturo redakti

  • Otakar Novotný: Jan Kotěra a jeho doba, Praha, SNKLHU, 1958
  • Vladimír Šlapeta: Jan Kotěra 1871-1923, zakladatel moderní české architektury, Praha, Obecní dům a KANT, 2001, ISBN 80-86217-46-9 (Kant), ISBN 80-86339-08-4 (Obecní dům)

Eksteraj ligiloj redakti