Hradec Králové

distrikta urbo en Ĉeĥio

Hradec Králové (germane Königgrätz; latine Reginogradecium) estas statuta urbo situanta en Ĉeĥio, Orienta Bohemio, ĉe kunfluejo de la riveroj Elbo kaj Orlice. Ĉefurbo de la Regiono Hradec Králové, sidejo de episkopejo, de Universitato de Hradec Králové kaj de medicina kaj farmacia fakultatoj de praga Universitato de Karolo. En 2024 en la urbo vivis 93 906 loĝantoj.

Hradec Králové
germane Königgrätz
urbo
Hradec Králové – Granda placo, katedralo de sankta Spirito kaj Blanka turo
Emblemo de Hradec Králové
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hradec Králové
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Hradec Králové
Administra municipo Hradec Králové
Historia regiono Bohemio
Tipo de urbo Statuta urbo
Memorindaĵoj Blanka turo
Riveroj Elbo, Orlice
Situo Hradec Králové
 - alteco 235 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 40″ N 15° 50′ 15″ O / 50.21111 °N, 15.83750 °O / 50.21111; 15.83750 (mapo)
Areo 105,61 km² (10 561 ha)
Loĝantaro 93 906 (2024)
Denseco 889,18 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo, Orlica tabulo
Fondo 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 500 00
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0521
NUTS 5 CZ0521 569810
Katastraj teritorioj 21
Partoj de urbo 21
Bazaj setlejunuoj 84
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Lokaj partoj de Hradec Králové
Lokaj partoj de Hradec Králové
Lokaj partoj de Hradec Králové
Vikimedia Komunejo: Hradec Králové
Retpaĝo: www.hradeckralove.org
Portalo pri Ĉeĥio
Map

La urba ekonomio estas bazita sur nutraĵindustrio, fotokemia kaj elektronika fabriloj kaj fama manufakturo pri pianoj de marko Petrof (fondita ern 1864).

En 1866 apud la proksima vilaĝo Sadová sur la monteto ĉe vilaĝo Chlum okazis la decida batalo ĉe Hradec Králové de la prusa-aŭstria milito.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skalice (distrikto Hradec Králové), Běleč nad Orlicí, Světí, Blešno, Černilov, Lochenice, Praskačka, Předměřice nad Labem, Divec, Vysoká nad Labem, Všestary (distrikto Hradec Králové), Stěžery, Býšť, Opatovice nad Labem kaj Libišany.

Historio redakti

Laŭ arkeologiaj trovaĵoj el ĉirkaŭaĵo de Hradec Králové evidentiĝas, ke la regiono estis priloĝata jam en pratempo kaj romia periodo. Dank al sia avantaĝa situo ĝi havis karakteron de komerca centro. En 1225 la urba burgo kun antaŭgurgejo fariĝs libera reĝa urbo. La reĝo Venceslao la 2-a starigis la urbon parto de doto de ĉeĥaj reĝinoj, kiuj en la burgo vivis kiel vidvinoj. En la 14-a jarcento Hradec Králové fariĝis pro grandeco kaj signifo post Prago la dua plej elstara ĉeĥa urbo. Dum la husanaj militoj la urbo ekstaris surflanke de la husana militestro Jan Žižka (kiu estas entombigita en la urba preĝejo de Sankta Spirito).En 1547 la urbo perdis parton de sia havaĵo kaj politikaj rajtoj pro sia ribelo kontraŭ la imperiestro Ferdinando la 1-a. Kvankam en 1562 la urbon parton rericevis, ĝi perdis ekde tiam sian gvidan pozicion. La urbo estis grave damaĝita dunm la tridekjara milito. En 1851 la urbo estis proklamita memstara urbo kaj estis elektita ĝia unua urbestroIgnác Lhotský. En 1857 estis en Hradec konstruita fervojlinio, sekvata de disvolvo de industrio. En 1866 ekster muregaro de la urba fortikaĵo estis decidita milito inter Aŭstrio kaj Prusio - post tiam la fortikaĵo estis nuligita kaj la muregaro detruita. En la 19-a jarcento evoluis kultura vivo - estis fondita muzeo, konstruita teatro de Klicpera kaj ekviglis ankaŭ la loka gimnazio, en kiu studis nemalmultaj ĉeĥaj artistoj (i.a. Alois Jirásek kaj Karel Čapek). Antaŭ kaj post la unua mondmilito la urbo ricevas sian specifan urbanisman karakteron dank al aktivecoj de arkitektoj Jan Kotěra kaj Josef Gočár.

La urbo estas ankaŭ nuntempe elstara ekonomia, kultura kaj kleriga centro de la lando. La historia urbocentro estis en la jaro 1962 proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur ĝia teritorio troviĝas ĉ. 200 protektataj kulturaj memorindaĵoj. Kiel natura protekta zono estis ĉirkaŭ la urba rezervejo en 1991 proklamita urba monumentzono. Sur ĝia teritorio situas preskaŭ 70 protektataj kulturmemorindaĵoj kaj unu nacia memorindaĵo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 493
18808 166
189025 236
19009 767
191011 065
192139 151
JaroLoĝantoj
193017 819
195044 809
196155 136
197080 463
198095 588
199199 917
JaroLoĝantoj
200197 155
201492 904
201692 891
201792 929
201892 917
201992 742
JaroLoĝantoj
202092 939
202192 649
202290 596
202393 506
202493 906

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Spirito - gotika trinava brika konstruaĵo el 14 jarcento, kun konstruaj kaj dekoraj partoj el sabloŝtono
  • Blanka turo
  • Renesanca sonorilturo el 1574-1580
  • Baroka preĝejo Ĉielenpreno de Virgulino Maria
  • Beroka episkopa palaco el 1709-1717
  • Baroka kapelo de Sankta Klimento
  • Juda sinagogo en novromanika stilo
  • Urbanaj domoj surplace - parto de urba monumentrezervejo
  • Teatro de Klicpera - novrenesanca konstruaĵo el 1884-1885
  • Distrikta biblioteko en novbaroka stilo
  • Placo de Masaryk - urbanisma placo
  • Placo de Ulrich - urbanisma projekto de Josef Gočár
  • Gimnazio de J.K.Tyl - brika konstruaĵo en formo de malfermita libro, projektita de Josef Gočár
  • Akvoelektrejo sur Elbo - nacia teknika memorindaĵo, aro da konstruaĵoj kun ponto trans Elbo el 1909-1912
  • Parko de Jirásek - urba naturparko ĉe kunfluejo de Elbo kaj Orlice
  • Ligna preĝejeto de Sankta Nikolao, el 1502-1510, transportita el Orienta Slovakio

Transporto redakti

Urba trafiko redakti

En Hradec Králové ekzistas sistemo de urba publika trafiko, ekzistas sume 5 trolebusaj linioj kaj multaj busaj. Unuaj aŭtobusaj linioj estiĝis en jaro 1928, trolebusoj komencis servi de jaro 1949[1].

Trajna konekto redakti

Hradec Králové havas direktan trajnan konekton kun Liberec, Pardubice kaj Prago.

Ĝemelurboj redakti

Esperanto en Hradec Králové redakti

En Hradec Králové vivis eminenta ĉeĥa esperantisto kaj majstra tradukanto Miloš Lukáš. Tie naskiĝis lia lernanto Zdeněk Hršel. En la urbo funkcias Esperanto-klubo, kiun gvidas Květa Strýhalová.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti