Prusia-Aŭstria milito

(Alidirektita el Prusa-aŭstria milito)

La Prusa-aŭstra milito de 1866, alinome Germana militoInterfrata milito, temis pri la hegemonio en Germanio. Ĝi finiĝis (armee per la Batalo de Sadová) venke al Prusio kaj ĝiaj aliancanoj, malvenke al Aŭstrio (kaj ties aliancanoj). Sekve de ĝi la Germana Ligo, loza unuiĝo post la Unua Germana Regno, estis dissolvita; Prusio de Aŭstrio transprenis la politikan hegemonion en Germanio. Rezulto estis la malgranda germana solvo, t.e. germana federacio sen Aŭstrio, vd. ankaŭ Demando pri Germanujo kaj Du respondoj al la demando. Ĝi ankaŭ estas konsiderata kiel la dua el tri Militoj de Germana Unuiĝo.

ruĝaj: Aŭstra flanko; bluaj: Prusa flanko; verdaj: neŭtralaj landoj

Antaŭhistorio redakti

La originoj de la milito kuŝis en la konflikto inter Prusujo kaj Aŭstrujo pri la dominanteco ene de la Germana Federacio, kaj la fina kaŭzo de la milito estis la disputo pri la administracio de la regionoj Ŝlesvigo kaj Holstinio, kiujn Aŭstrujo kaj Prusujo komune akiris en la Dania-Germana Milito (kiu konatiĝis kiel unua milito kondukinta al la germana unuiĝo), en kiu ili ambaŭ estis batalintaj kontraŭ Danujo. La registaro de Prusujo konsideris, ke milito en 1866 probable finus bone por ĝi, ĉar Aŭstrujo suferis en ega financa krizo kaj Francujo deklaris sian neŭtralecon, se Prusujo militus kontraŭ Aŭstrujo. Krome, Bismarck, la prusa ĉefministro, kapablis aliancigi sian landon kun la Itala reĝlando, kiu havis malbonajn rilatojn kun Aŭstrujo, ĉar la aŭstroj posedis la regionon Veneto, kiu ĝis 1814 ankoraŭ estis parto de la Reĝlando Italujo. La 8-an de Aprilo 1866, Prusujo kaj Italujo estigis trimonatan aliancon kontraŭ Aŭstrujo.[1]

La 9-an de Junio, prusaj soldatoj enmarŝis en Holstinion, kaj tiam la aŭstraj diplomatoj rememorigis la aliajn ŝtatojn de la Germana Federacio pri ties devigo, defendi la federacion kontraŭ atakantoj. La 14-an de Junio, la parlamento de la Federacio akceptis kun naŭ kontraŭ ses voĉoj la aŭstran postulon, ke la Federacio mobilizu sian armeon kontraŭ Prusujo. Prusujo siavice opiniis, ke tio estu detruo de la Federacia Konstitucio, kaj deklaris la Federacion kiel dissolvata. La oficiala sindissolvo sekvis la 23-an de Aŭgusto en Augsburg.[2]

Aliancoj redakti

Aŭstrio formale reprezentis la Germanan Ligon kaj batalis kune kun Bavario, Badeno, Virtembergo, Hanovro, Hesio-Darmstadt, Elekta Hesio, Nassau kaj kelkaj ŝtatetoj.

Surflanke de Prusio estis Italio, Oldenburgio, Meklenburgo, Brunsvigo kaj kelkaj turingiaj ŝtatetoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Forg, Joachim: Der Deutsch-Deutsche Krieg. Ligilo: http://www.regionalgeschichte.net/bibliothek/texte/aufsaetze/forg-deutsch-deutscher-krieg.html[rompita ligilo]. Vidita la 23-an de Decembro 2013.
  2. Forg: Der Deutsch-Deutsche Krieg. Samloke.