Duklando Nassau
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nassau |
La duklando Nasaŭo, germane Herzogtum Nassau [nasaŭ], estis historia germana ŝtato sur la teritorio de la hodiaŭaj federaciaj landoj Hesio kaj Rejnlando-Palatinato, kiu ekzistis nur mallonge, de 1806 ĝis 1866. Ĝia reganta dinastio portempe ankaŭ regis en Nederlando kaj Luksemburgo.
Duklando Nasaŭo | ||||||||||||
Origina nomo | Herzogtum Nassau | |||||||||||
| ||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||
monarĥio (duklando)
| ||||||||||||
Patrina lando:
|
||||||||||||
Estiĝo:
|
unuigo de Nassau-Usingen kaj Nassau-Weilburg sub premo de Napoleono
| |||||||||||
Pereo:
|
1866: aneksita de Prusio; kunigita kun Hesio-Kaselo kaj Libera urbo Frankfurto al prusia provinco Hesio-Nasaŭo.
| |||||||||||
| ||||||||||||
Ĝis 1806 la sama teritorio estis disdividita en diversajn graflandojn, regatajn de diversaj branĉoj de la dinastio Nassau. La 17-an de julio 1806 la du restantaj graflandoj, Nassau-Usingen kaj Nassau-Weilburg, membriĝis en la Rejna Federacio. Sub premo de Napoleono ili kunfandiĝis la 30-an de aŭgusto 1896 al la duklando Nassau. En 1814 la duko dekretis por Nassau la unuan modernan konstitucion de germana ŝtato; ĝi starigis duĉambran parlamenton.
Ĉe la Viena Kongreso 1815 Nassau membriĝis en la Germana Federacio. Ĝi restis memstara lando ĝis 1866, kiam ĝi estis aneksita de reĝlando Prusio post la Prusia-Aŭstria milito kaj fariĝis prusia provinco "Hesio-Nasaŭo", kune kun la aliaj aneksaĵoj Hesio-Kaselo kaj Frankfurto. Post la Dua Mondmilito, kiam Prusio estis dissolvita, la iama provinco Hesio-Nasaŭo en 1945/46 estis unuigita kun la iama Hesio-Darmstadt al la nuna federacia lando Hesio (nomita "Grand-Hesio" ĝis 1946). La iama ĉefurbo de Nasaŭo, Wiesbaden, fariĝis ĉefurbo de Hesio.
Dinastio NassauRedakti
La duklando Nassau estis regata de la dinastio Nassau. La dinastia branĉo Oranje-Nassau ankaŭ dumtempe regis en Nederlando kaj en Luksemburgo.