Landostatoj de la Duklando Nassau

La Landostatoj de la Duklando Nassau (germane Landstände des Herzogtums Nassau) estis la parlamento de la Duklando Nassau inter 1818 kaj 1866. Post kiam aneksis la duklandon Prusio post la Prusia-Aŭstria Milito en 1866, la Municipa Parlamento de Nassau kaj la Prusia Ĉambro de Reprezentantoj transprenis ĝiajn funkciojn.

La Ministreja Domo en Wiesbaden, sidejo de la Landostatoj ekde 1844

Antaŭaĵoj redakti

Kontraste al multaj aliaj teritorioj de la Sankta Romia Imperio la lando de Nassau ne disponis pri landostatoj. Tio rezultis de la multparteco de Nassau kaj de tio, ke mankis reala klaso de nobeloj, kiu kunligus la landon. Tial la Landostatoj de la Duklando Nassau havis neniun senperan antaŭajon.

De la fondo de la Duklando ĝis la Marta Revolucio redakti

 
Federa Akto de 1815

Artikolo 13 de la Germana Federa Akto devigis la ŝtatojn de la Germana Federacio alpreni konstitucion kaj starigi parlamenton. La Duklando Nassau estis ĵus antaŭnorminta en la Konstitucio de 1814 duĉambran parlamenton.

Unua Ĉambro redakti

La Unua Ĉambro aŭ Sinjora Benko estis celita por reprezenti la nobelaron. Krom la princoj de la duka familio – la duko mem, estante suvereno, ne membris en la Unua Ĉambro – estis precipe la Standesherren, la estroj de la perigitaj, antaŭe senpere regataj familioj. Tiuj estis perdintaj sian suverenecon per la regna deputacia fina akto, do ricevis sian reprezenton en la Unua Ĉambro por kompensi. Krom la Standesherren la duko rajtis nomumi pliajn membron al la dekunu-homa komitato. Duka edikto de la 4-a de novembro de 1815 pligrandigis la ĉambron per ses membroj elektitaj el la plej altrangaj nobelaj terposedantoj.

Dua Ĉambro redakti

La Dua Ĉambro aŭ Landa Deputitaro konsistis el 18 elektitaj membroj kun kvar pliaj membroj. Ili estis elektitaj en du grupoj: la terposedantoj kaj la komercantoj.

15 mandatoj estis donitaj al la terposedantoj. La reprezentantoj estis elektitaj per rekta balotado en tri elektodistriktoj (Wiesbaden, Weilburg kaj Dillenburg). La balotado okazis ĉeeste en elektaj kunvenoj. Nur viroj havis la voĉdonrajton kaj nur post minimuma aĝo de 25 jaroj. La voĉdonrajto estis difinita laŭ popoltaksado (laŭtaksa voĉdonrajto). Voĉdonrajtigitoj devis esti taksitaj en la plej altranga grupo de terposedantoj. Krome, voĉdonantoj ne povis esti kuratorataj, nesolventaj, aŭ krimkondamnitaj. Ene de tiuj limigoj, nur malgranda parto de la loĝantaroj estis rajtigita voĉdoni. En 1825 ili estis proksimume 1.750 personoj el proksimume 300.000 loĝantoj. Averaĝe en balotadoj ĝis 1846, 1.826 homoj aŭ 2 % el la loĝantaro posedis voĉdonrajton.

La plej altrangaj komercantoj disponis pri tri mandatoj en la Dua Ĉambro. Ankaŭ por ili validis la samaj postuloj por voĉdonrajto kiel por la terposedantoj. En 1825 proksimume 200 personoj estis rajtigitaj voĉdoni.

Kvar parlamentanoj reprezentis la altlernejojn kaj la ekleziojn. Po unu reprezentis

  • la universitatojn
  • la eklezion luteranan
  • la eklezion reformitan
  • la eklezion katolikan.

La balotadoj okazis ĉiun sepan jaron. Kaze de eksiĝo de membro, speciala balotado estis normita. La prezidanto estis nomumita de la duko el tri proponoj de le ĉambro.

Oficoj kaj funkcioj redakti

La oficoj de la parlamento estis limigitaj. La Landostatoj estis kunvokataj de la duko. Kunveni propravole estis malpermesate al ili. Estis normite, ke parlamenta kunsido okazos ĉiujare de januaro ĝis marto. Ankaŭ rajtis la duko prokrasti aŭ fermi la kunsidojn. La Statoj ne havis leĝofaran iniciatrajton, kvankam ili povis proponi leĝajn malnetojn al la duka regopovo. Ili posedis limigitan buĝetrajton, rajtante aprobi aŭ malaprobi impostojn kaj kontroli la dukan dombuĝeton. Al iliaj taskoj ankaŭ apartenis la kontrolado de la juĝistaro.

La ĉambroj ĉiam dise decidis pri aferoj (krom pri la dukaj spezoj, pri kiuj ili decidis komune). Se la du ĉambroj ne estis unuvoĉaj, interdiskuta komitato estis normita.

Germana Revolucio redakti

Kiel en aliaj landoj, la Marta Revolucio enkondukis reformojn pri voĉdonrajto. Post kiam la duko akceptis en la 4-a de marto de 1848 la Naŭ Postulojn de la Nassau-anoj, li devis ankaŭ akcepti veran popolan reprezentantaron. La provizora balotregulo de la 5-a de aprilo de 1848[1] faris jenajn ŝanĝojn: Oni forlasis la duĉambran sistemon favore al unu sola ĉambro, la Statasembleo. La reprezentanto estis elektendaj per ĝenerala, sekreta, skriba, kaj nerekta balotado. Voĉdonrajto jam ne dependis de taksado. La aktiva balotrajto postulis, ke elektantoj estu municipanoj lau la senco de la municipa leĝo de Nassau de la 12-a de decembro, 1848. Tio signifis plenaĝecon, bonan famon, kaj la eblon sekurigi la tenadon de familio. La difino de la voĉdonrajto ankaŭ estis polemika inter la liberaluloj. Tiel Wilhelm Zais kaj Franz Bertram argumentis, ke anstataŭe oni okazigu rektan baloton kun minimuma takso de 3,2 guldenoj, sed ne sukcesis konvinki. Oni balotis en 14 elektodistriktoj, kiuj konsistis el po du administraj distriktoj. Oni elektis unu reprezentanton por 9600 loĝantoj, tiel ke kvar elektodistriktoj havis po du reprezentantojn, sep havis po tri, kaj tri havis po kvar. La pasiva balotrajto estis limigita tiel, ke registaranoj, la plej altaj armeanoj, kaj iliaj servantoj ne estis elekteblaj. Distriktaj magistratoj ne estis elekteblaj en sia elektodistrikto.

Kun la malsukceso de la Frankfurta Nacia Asembleo en somero de 1849, fendiĝis ankaŭ la parlamento de Nassau. Dum la maldekstraj reprezentantoj staris kun la Frankfurta Parlamento, la dekstraj apogis la Erfurtan Unuiĝan Konstitucion antaŭpelatan de Prusio. Cetere, la klopodoj pri impostoj iĝis pli sovaĝaj. Kvankam la maldekstro esence apogis la spezmalneton de la duka registaro, la maldekstro provis trudi ŝparprogramon. Tiu malkonsento pri spezoj rezultigis en marto de 1850, ke la registaro prokrastis la parlamentan kunsidon ĝis la 25-a de septembro. Frue en 1851 la maldekstruloj fortiris sin el la parlamento pro la daŭra disputo. Post tio la duko ordonis ĝian fermon, kiu okazis la 2-an de aprilo de 1851 en la lasta kunsido. La parlamento de Nassau estis unu el la lastaj formitaj kadre de la Germana Revolucio, kiuj eĉ ankoraŭ kunsidisj.

Restaŭro redakti

Kiel en la tuta lando, en Nassau la demokrataj atingoj de la revolucio estis baldaŭ malfaritaj dum la reagepoko. La 26-an de novembro de 1851 edikto enkondukis novan elektregulon, kiu similis al la reguloj de la konstitucio de 1814. Du ĉambroj denove estis starigitaj kaj la reguloj de la nova konstitucio estis abolitaj.[2]

En la unua ĉambro membriĝis la princoj de la duka dinastio membriĝis en la duka dinastio kondiĉe ke ili havis 21 jarojn. Ankaŭ la Standesherren kaj kromaj heredaj membroj nomumitaj de la duko reakiris siajn lokojn. Estis aldonitaj la katolikaj kaj protestantaj landaj episkopoj kaj naŭ membroj elektitaj per laŭtaksa balotado: ses de la plej altrangaj terposedantoj kaj tri de la plej altrangaj komercantoj. La heredaj membroj, kiuj ne voĉdonis, rajtis esti reprezentataj de anstataŭuloj.

La dua ĉambro konsistis el 24 reprezentantoj elektitaj per nerekta nesekreta balotado. La voĉdonrajtigitoj balotis por elektantoj po unu el 200 per triklasa balotrajto. Voĉdonado estis deviga. Tamen, pro la malmulta influkapablo de la elektantoj, partopreno estis malgranda (3-4% de la rajtigitoj). La aktiva voĉdonrajto apartenis al ĉiuj nekondamnitaj viroj ekde la 25-a jaro. Per tiuj reguloj plimulteco de konservativaj fortoj estis sekurigata ĝis 1862.

La buĝetrajto estis posedata komune (je dutriona plimulto de la membroj) de ambaŭ ĉambroj.

Referencoj redakti

  1. Verordnungsblatt des Herzogtums Nassau 1848, p. 73–89
  2. Verordnungsblatt des Herzogtums Nassau 1851, p. 267, 333–337