Dania-Germana Milito
La Dania-Germana Milito, ankaŭ konata kiel la Dua Ŝlesviga Milito, el 1864 estis konflikto inter la Reĝlando Danio unuflanke kaj la ŝtatoj Aŭstrio kaj Prusio aliflanke. La milito estiĝis pro la duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio kies duko estis tiutempe la dana reĝo. La reĝo deklaris novan konstitucion per kiu Danio fakte aneksis Ŝlesvigon.
La Germana Federacio okupis Holstinion, dum Aŭstrio kaj Prusio plumilitis kontraŭ Danio kaj okupis Ŝlesvigon. Danio fine transdonis Holstinion kaj Ŝlesvigon al Aŭstrio kaj Prusio. Jen estiĝis kverelo inter Aŭstrio kaj Prusio kiu permanente regu la duklandojn. En 1865 ambaŭ potencoj aranĝis ke Prusio regu Ŝlesvigon, la pli nordan landon, kaj Aŭstrio Holstinion. Jam en 1866, post la Prusia-Aŭstria milito, Prusio aneksis ambaŭ duklandojn.
La nomigo Dania-Germana Milito fakte estas misgvida: La reĝlando Danio estis gvidata de la germana oldenburga dinastio kaj la militon fakte motoris la armeoj de la imperiaj ŝtatoj Aŭstrio kaj Prusio - estis simpla milito pri teritoria konkero, kiun la prusa registaro nomis "germana milito" por pravigi ĝin. Fine en 1866 la reĝlando Prusio havis ĉiujn teritoriojn de la eksaj duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio kaj la la teritorion de la duklando Lauenburg. Restis sendependaj nur la hansaj urboj Hamburgo (kun iuj eksklavoj en Holstinio) kaj Lubeko, la nordaj areoj de la grandduklando Oldenburgio kaj okcidenta eksklavo de la pli orienta grandduklando Meklenburgo-Strelitz.