Opatovice nad Labem

Municipo Opatovice nad Labem troviĝas 8 kilometrojn de Pardubice en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Komune kun vilaĝo Pohřebačka ĝi nun kreas unu administran kompleton kun 2 652 loĝantoj (2022).

Opatovice nad Labem
germane Opatowitz
municipo
Opatovice.JPG
Urbodomo en Opatovice
Vlajka obce Opatovice u Pardubic.gif
Flago
Znak obce Opatovice u Pardubic.gif
Blazono
Oficiala nomo: Opatovice nad Labem
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Konata loko Monaĥejo Opatovice
Riveroj Elbo, Opatovický kanál
Situo Opatovice nad Labem
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 52″ N 15° 47′ 21″ O / 50.14778 °N, 15.78917 °O / 50.14778; 15.78917 (mapo)
Areo 12,01 km² (1 201 ha)
Loĝantaro 2 652 (2022)
Denseco 220,82 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1073
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575429
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Opatovice nad Labem
Retpaĝo: www.opatovice-nad-labem.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

VilaĝpartojRedakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Opatovice nad Labem
  • Pohřebačka

HistorioRedakti

Unua noto aperas en fonda dokumento de benedikta monaĥejo en Opatovice en la jaro 1073. Arĥeologiaj trovaĵoj kaj esploroj dum pasintaj jardekoj atestas, ke tie ĉi estis setlejoj de slavaj gentoj eĉ antaŭe.

Monaĥejo OpatoviceRedakti

Danke al la ĉeĥa reĝo Vratislav la 2-a venis kaj akiris terpecon sur la dekstra bordo de la rivero Labe Elbo monaĥoj de la benediktena ordeno. Surloke fondita monaĥejo estis laŭvice la sepa en Ĉeĥio. La plej elstara reprezentanto estis abato Neplach, emisaro de la imperiestro Karolo la 4-a.

La monaĥejo iĝis grava ekonomia centro de la regiono. Ekestis novaj konstruaĵoj – kanalo de Opatovice objektoj por mastrumado –ekzemple fiŝlagoj, bienegoj. Dum husana epoko estis la monaĥejo en la jaro 1421 totale detruita kaj neniam renovigita. La monaĥoj sukcesis fuĝi en Pollandon. Precizan lokon oni povas nur taksadi ĉe muelejo de sinjoro Morávek.

Memorindaĵoj kaj vidindaĵojRedakti

 
Preĝejo de Sankta Laŭrenco

Preĝejo de Sankta LaŭrencoRedakti

Dominanto de la vilaĝo, origine el la dua duono de la 13-a jarcento, rekonstruita en la jaro 1421. La preĝejo estas ununava kun kvadrata presbiterejo. La preĝejturon ornamas gotika ŝtona pinta piramido kun pinaklo.

Vojkruciĝo de aŭtostradojRedakti

En la jaro 2009 estis malfermita la plej granda en meza Eŭropo, trietaĝa aŭtostrada vojkruciĝo.

ElektrejojRedakti

VaporelektrejoRedakti

Proksime de Opatovice nad Labem produktas elektroenergion granda vaporelektrejo, pere de granda tubaro ĝi provizas per hejtado-mediumo urbojn Pardubice kaj Hradec Králové. El Opatovický kanál, per nova kanalo estas la elektrejo provizata per akvo.

 
Vapor-elektrejo

AkvoelektrejoRedakti

Ĉe riverkluzo de la rivero Elbo situas malgranda akvo-elektrejo.

Famaj naskiĝintojRedakti

Prof.PhDr.Emanuela Nohejlová – Prátová (1900-1995) – numismatikistino kaj historiistino

Eksteraj ligilojRedakti