Kanalo de Opatovice
50° 05′ 07″ N 15° 40′ 07″ O / 50.08528 °N, 15.66861 °O (mapo) La Kanalo de Opatovice (ĉeĥe Opatovický kanál) estas artefarita porakva kanalo, troviĝanta en Ĉeĥio, en distrikto Pardubice. Ĝi komenciĝas antaŭ riverkluzo en Opatovice kaj post pli ol 32 kilometroj la akvo revenas denove en la riveron Elbo, post la vilaĝo Semín. La fluejo estis en tuta longeco kalfatrita per argilo.
Kanalo de Opatovice | ||
---|---|---|
Kanalo | ||
La kanalo de Opatovice | ||
kanalo, Q12048126 [+] | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Koordinatoj | 50° 9′ 47″ N, 15° 48′ 33″ O (mapo)50.16305611111115.809166944444Koordinatoj: 50° 9′ 47″ N, 15° 48′ 33″ O (mapo) | |
Kanalo de Opatovice | ||
Vikimedia Komunejo: Opatovický kanál [+] | ||
Pro sia valoro ĝi estas proklamita kiel nacia monumento.
Proprecoj
redakti- Larĝeco de kanalo: de 2,5 m ĝis 15,0 m.
- Mezaveraĝa profundo: 1,5 m
- Altodiferenco inter enfluo kaj elfluo en Labe (Elbo) : 22 m
- Hodiaŭa longeco de la kanalo: 32,69 km
Historio
redaktiLa kanalo estas elstara mezepoka konstruaĵo, konstruita en la jaroj 1498 – 1521. Ĉe la komenco de historio de tiu ĉi kanalo estis jam monaĥoj de benedikta ordeno, kiuj en teritorio de la monaĥejo de Opatovice jam komence de la 11-a jarcento mastrumis tie grundon, fondis bienojn, vilaĝojn kaj ankaŭ fiŝlagojn. La monaĥejo estis dum husana tempo detruita kaj ankaŭ la laboraĵo de monaĥoj malprogresis. Principa ŝanĝo venis en la jaro 1490, kiam la bienegon aĉetis elstara nobelulo Vilhelmo el Pernštejn. Konstruanto de la kanalo estis fiŝmastro Kunát Dobřanský el Dobřenice. La kanalo ĉerpis akvon el la rivero Elbo kaj per la akvo provizis vastan reton de fiŝlagoj.
Utiligo
redaktiEn linio de la kanalo estis konstruitaj muelejoj (en nombro 32), la kanalo provizis per akvo 256 fiŝlagojn. La akvo movigis ankaŭ segilojn. Nuntempe funkcias nur tri malgrandaj akvo-elektrejoj.
Sporto kaj turismo
redaktiKun etaj obstakloj la kanalo estas traflosebla sur kanuoj aŭ kajakoj laŭ la tuta longeco. Tamen akvosportistoj devas kalkuli pri granda nombro da malaltaj pontetoj kaj lokoj, kiujn eblas superi per kutima maniero. Ekde 1999 okazas tie ĉiujare en junio akvosporta aranĝo por publiko nomata "Haldy".
Laŭlonge de la kanalo, ĉirkaŭita de bela naturo, estis krome konstruita biciklovojo.
Pluaj konstruaĵoj sur la fluejo
redaktiregulas trafluantan kvanton de la akvo en la kanalo.
Enfluaj kluzpordetoj
redaktipor ĝis nun provizitaj fiŝlagoj-Pohránovský, Bohdanečský, po du de Zábranských, Nadýmač, Sopřečský kaj Buňkov.
krucaĵo de kanalo de Opatovice kun rivereto Sopřečský.
Eksteraj ligiloj
redakti- Artikolo kun pli detalaj informoj Arkivigite je 2010-01-10 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥlinge